En
la 17-a jarcento teo jam estis vaste konata tra la mondo, kaj Chinio,
lando kun kulturo de teo de 3000 jaroj, persistas en tradicia preparado
de teo.
Pro
malsameco de metodoj de preparado, oni dividas teon en brunan, verdan,
blankan, nigran kaj Wulong. Kaj verda teo estas la plej shatata.
Trovighas
ege multekostaj kaj ankau tre popularaj specoj de verda teo. La
kvalito de teo dependas de produkta loko, tempo de kolektado, metodo
de bakado, koloro kaj formo. Kaj ankau la kvalito kaj temperaturo
de akvo por infuzo estas tre gravaj por la kvalito de la infuzajho.
Preparado
de verda teo
Oni
kolektas verdan teon en la unuaj du tagdekoj de aprilo. Post tiu
tempo pluvo abundas kaj la folioj de teo estas malmolaj.
En
Chinio kolektado de tefolioj estas plenumata chefe de virinoj, char
iliaj manoj estas molaj kaj ne detruas la delikatajn foliojn.
Oni
devas ghustatempe baki la kolektitajn foliojn. Kaj ankau la temperaturo
de la fajro estas tre grava por la kvalito de teo. Oni havas tre
diversajn metodojn por bakado de teo. Oni faras la foliojn pingloformaj
au bulaj.
Longjing-teo
Oni
nombras multajn famajn specojn de verda teo, kaj Longjing estas
la plej fama el ili.
Longjing
estas vilagho sudokcidente de la fama pitoreska Okcidenta Lago en
Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco. Deantikve la lokanoj kulturas
tearbojn sur la chirkauaj montoj.
Longjing
estas naturdotita je multaj favoraj kondichoj tre taugaj por kreskado
de tearboj. La klimato, atmosfera precipitajho, fekunda grundo¡
estas tre favoraj. La arboj verdas tra la tuta jaro kaj donas foliojn
de printempo ghis autuno. La folioj kolektitaj en frua printempo
estas plej bonaj. Kaj folioj de tearboj sur Shifeng-monto de Longjing
estas la plej renoma kaj plej multekosta, kaj teo de tiu speco estas
verdeta kaj flaveta kaj tre aroma.
Longjing-teo
similas al najlo. Ghi estas plata kaj glata. La folioj en akvo vertikale
staras kaj la infuzajho estas tre klara kaj bongusta. Senghena trinkado
de tia teo estas granda ghuo.
Analizo
montras, ke Longjing-teo entenas aminoacidon, klorofilon, vitaminon
C kaj multajn aliajn elementojn tre nutrajn por la homoj.
Saniga
trinkajho
Esplorado
atestis, ke teo estas senlaciga kaj refreshiga.
Verda
teo estas rigardata kiel plej bona trinkajho kaj entenas multajn
vitaminojn kaj aliajn elementojn utilajn al la homa sano. Japanoj
kredas, ke trinkado de verda teo tra la tuta jaro preventas kanceron
kaj miokardian malsanon. Krome trinkado de verda teo moderigs korpulentecon.
Pri
te-kulturo
|