Che
la komenco teo estis utiligata nur kiel trinkajho. Sed nun
ghi liveras spiritan bezonajhon. Per teo oni esprimas amikecon
kaj konstruas ponton por kultura intershangho kun aliaj landoj.
En tio oni povas vidi pli profundan enhavon. Jen la signifo
kaj kialo de nia pritrakto de kulturo komence de teo.
Patrolando
de teo
Chinio estas patrolando de teo.
La trovo kaj utiligo de teo en Chinio estas atesteblaj per
notoj faritaj antau 3 mil jaroj. Krome, neniu trovis noton,
kiu povas atesti, ke iu alia lando trovis teon pli frue ol
Chinio. Oni povas konklude certigi, ke Chinio estas lando
plej frue utiliganta teon.
Lau la geologiaj epokoj, chinaj botanikistoj faris profundan
esploradon pri la geografiaj kondichoj por la formigho, evoluo
kaj dislokigho de la flauro de Chinio, kio liveris sciencajn
apogojn por esplorado pri la origino kaj evoluo de tearboj.
Rezulto de la esplorado pluapashe pruvis la konkludon ghusta,
ke tearbo originis en la sudokcidento de Chinio. Unue, la
origino kaj natura dislokigho de tearboj konfirmis, ke la
sudokcidento de Chinio estis origina loko de tearboj. Due,
la geologia evoluo kaj sekva specia variigho konfirmis la
konkludon. Kaj trie, ankau alilandaj sciencistoj akiris la
saman konkludon pri la origino de teo, ekzemple M. Walsh kaj
A. Wilson de Usono, D. Genine de Francio kaj aliaj sciencistoj
de Rusio kaj Japanio. Krome la origino de la vorto teo kaj
la historio de disvastigho de specioj de tearboj en la tuta
mondo povas pruvi la historian pozicion de china teo en la
mondo.
La
prononcoj de la vorto teo en multaj lingvoj estas tre similaj
al tiu en la china lingvo, do tio nedubeble pruvis la konkludon
pri la origino de teo.
Ni
akcentas tion pro tio, ke ekzistas malsamaj opinioj pri la
origino de teo.
Disvastigho
de teo
Diskonigho
de la tradicia kulturo kaj ekonomia kulturo de Chinio estas
nedisigebla de teo. Dank' al senchesa grandigho de areo de
kulturado de teo kaj komercado de Chinio kun aliaj landoj,
teo disvastighis en la mondo.
En
Chinio la areo de teo senchese etendighis de la okcidento
al la oriento kaj de la sudo al la nordo. Kaj samtempe, lau
la historio de teo, oni povas diri, ke antau 3000 jaroj tearboj
ne povis kreski en aliaj lokoj escepte de la sudokcidento
de Chinio pro la limigo de klimato kaj geografia medio.
Sed
post la 7-a jarcento la chefa teprodukta areo iom post iom
etendighis al la sudoriento de Chinio.
Mankas
notoj pri la disvastigho de teo, tearbaj specoj, tepreparado
kaj tetrinka kutimo de Chinio. Sed post kiam la china kultura
sendito Zhang Qian vizitis la okcidentan regionon (la nuna
Mez-Azio) antau 2 mil jaroj, malfermighis la Silka Vojo, kaj
teo, silko kaj ceramikajhoj de Chinio trovis vastan shaton
de alilandanoj. En la 7-a jarcento la chefurbo de Chinio farighis
grava urbo por kultura kaj ekonomia intershangho de Chinio
kun la eksterlando. Tiam furoris tetrinkado. Teo farighis
nemalhavebla chiutaga bezonajho de diversaj nacioj en la nordokcidento
de Chinio. Fakte en tiu tempo teo jam atingis la mezan, okcidentan
kaj sudokcidentan Azion.
En
la 16-a jarcento en Mez-Azio cirkulis noto pri rakontado de
perso pri teproduktado en Chinio kaj medicina efiko de teo.
Sed tiu noto estas malpli frua ol tiu de Chinio je 2600 jaroj.
Antau
la 7-a jarcento Chinio jam komercis kun najbaraj landoj kaj
china teo atingis unue Koreion kaj Japanion. En la mezo de
la 6-a jarcento china budhismo enkondukighis en Koreion kaj
Japanion kaj dank' al intervizito de monahhoj kaj disvolvigho
de komercado, tetrinkado farighis modo de monahhoj kaj nobeloj
de Koreio kaj Japanio. Japanio kulturis teon pli frue ol aliaj
landoj.
Che
la komenco de la 17-a jarcento china teo rapide disvastighis
tra la tuta mondo.
Rilataj
artikoloj:
China
tekulturo
Robert
Fortune kashe forportis teon el Chinio
Te-kulturo
de Tibeto
|