Chiuj
homoj shatas florojn. Floroj alportas al la homoj agrablecon,
intimecon, felichon kaj ghojon, dum la homoj enkorpigas en
florojn spiritan kvaliton kaj kompleksion, kio formis floran
kulturon kun diversaj kulturaj tradicioj.
Floroj
en poezio
Floroj aperis antau 106 milionoj da jaroj. Floro de Chinio
estas preskau samagha kiel la ideografio.
La
plej frua noto pri floro aperis en la china unua poezia kolekto
"Libro de Odoj" kompilita en 481 a.K. Multaj poemoj
en la kolekto priskribas kaj prikantas florojn.
Granda
patrioto kaj poeto Qu Yuan (ch. 340 -- ch. 278 a.K.) de Chu-regno
priskribis sin kiel noblan belulinon. En la poemo "Chagreno"
li versis, ke la belulino banis sin chiutage per macerajho
el blankaj petaloj kaj trinkis roson sur floroj, char shi
kredis, ke tiamaniere shi farighos pli bela.
Multaj
poetoj de Tang-dinastio (618 -- 907) esprimis sian koron pere
de priskribo de floroj. Multaj poemoj kaj melodioj de Song-dinastio
(960 --1279) havas titolon de nomo de floro.
Floroj
kaj la china pikturo
Floroj aperadas ankau en pikturo. En la chinstila pikturo
floro farighis speciala signo. Tie floroj kaj herboj estis
personigitaj, ke ili havas noblan kompleksion kaj reprezentas
ian spiriton. Kompreneble tio estas metafizika, inkludanta
strebadon al ideala medio kaj la penson de konfuceanismo,
budhismo kaj taoismo. La pentristoj ne kontentighis sole je
bela konturado de la floroj kaj penis elstarigi la homan spiriton
reprezentatan de floroj. Ekzemple oni shatas nomi umefloron,
orkideon, bambuon kaj krizantemon Kvar Nobluloj, opiniante,
ke la kvar vegetaloj simbolas homojn kun 4 noblaj virtoj.
Farboj
ofte uzataj en la china pikturo estas faritaj el floroj au
titolitaj per nomoj de floroj, kaj pli helfreshaj ol industrie
fabrikitaj koloriloj. Nun en Suzhou estas butiko, kiu faras
farbojn el floroj lau tradicia maniero.
Simbolo
de floroj
Malsamaj floroj povas simboli malsamajn pensojn kaj sentojn
de homoj. Ekzemple lotuso simbolas noblan homon en malpura
medio, char lotuso kreskas el shlimo, sed la floro restas
pura. Krome lotuso estas ofte uzata en budhismo. Umefloro
simbolas ion honestan en malfavora medio. Krizantemo simbolas
simplecon kaj sanon. Estas ege maldece donaci krizantemon
al malsanulo. Oni donacas krizantemojn ofte pro funebro.
Persikfloro
protektas homon kontrau malbono, kaj en iuj lokoj opiopapava
floro estas signo de herezo.
Orkideo
estas herba vegetalo kaj reprezentas tre altan spiritan medion,
al kiu la chinoj strebas. Ghi simbolas senkarierismon, graciecon,
vivipovon, sindetenon de malbonvirtoj... Ghi firme radikighis
en la koro de la chinoj kaj oni shatas havi en sia hejmo vazon
da orkideo.
Spektabila
floro estas ne tre okulfrapa, sed ghi simbolas Yang Yuhuan,
unu el la kvar famaj belulinoj en la antikva Chinio. Shia
banejo havis la belan nomon Spektabilo-banejo. Krome shi aspektis
pli bela en dormo kaj ebriigho, tial oni alinomis spektabilon
dormanta belulino au ebria belulino. Herba begonio estas vaste
konata de chinoj pro la am-tragedio de granda patriota poeto
Lu You kaj lia kuzino Tang Wan. Kiam ili devigite disighis,
shi donacis al la kuzo begonian floron kaj nomis ghin "korshira
floro". Tial begonio estas simbolo de malfelicho de am-tragedio.
Herbo,
floro kaj arbo estas grava konsistiga parto de ghardeno. En
la tre fama china klasika romano "Rughdoma Songho"
estas ghardeno Granda Vido. En la ghardeno estis multaj domoj
kaj pavilonoj titolitaj per nomoj de floroj, ekzemple Abrikotflora
Vilagho, Makulbambua Apartamento k.a. Chinoj shatas kulturi
en ghardeno 8 specojn da vegetaloj: magnolio, spektabilo,
rododendro, osmanto, bambuo, bashoo, umefloro kaj orkideo.
Intelektuloj en la antikva Chinio shatis kulturi en sia korto
umefloron, orkideon kaj bambuon kaj nomis ilin "amika
trio en vintro", char el la tri vegetaloj neniu velkas
en frosto.
Peonio
estas nacia floro de Chinio kaj trovas vastan shaton che la
popolo. Ghi estas simbolo de beleco, lukseco kaj memrespekto.
Cirkulas popolrakonto pri imperiestrino Wu Zetian kaj malcedema
peonio: Shi ordonis al chiuj floroj flori en vintro, sed peonio
firme malobeis shin. La imperiestrino ekzilis ghin en Luoyang.
Sed en Luoyang la peonio plene disvolvighis komplezante la
popolon de la urbo. Pro tio oni respektas peonion kaj prenas
ghin regho de la floroj. Historia noto montras, ke Luoyang
estas urbo kun plej multaj peonioj, kaj pro tio peonio estis
alinomata Luoyang-floro. Multaj literatoroj shatis verki poemojn,
eseojn kaj dramojn pri peonio.
Yunnan,
regno de floroj
Yunnan-provinco en la sudokcidento de Chinio estis honorata
"regno de floroj".
En
Yunnan oni okazigas chiujare diversajn aktivadojn pri floroj.
La lokanoj tre shatas kamelion, rododendron, gencianon, orkideon,
magnolion, lilion k.a. La popolo de Yunnan fieras pro ghia
kamelio, ke en printempo chie en la provinco floras kamelio,
kiam en la nordaj provincoj de Chinio ankorau reghas negho
kaj frosto. Multaj antikvaj kaj modernaj literatoroj verkis
por prikanti kamelion. Moderna prozisto Yang Shuo diris en
sia eseo, ke li ebriighis pro floroj, atinginte Kunming (chefurbo
de la provinco).
Praktika
uzado de floroj en la chiutaga vivo
Floro okupas gravan lokon en la vivo de chinoj. Oni kulturas
florojn, ornamas chambrojn kaj beligas medion per floroj,
kaj ankau shatas nomi iujn uzajhojn per nomoj de floroj. Ekzemple
oni nomas penikon el longa kapra haro "magnolia pistilo",
karese nomas infanojn "floroj de la patrolando",
instruiston "ghardenisto"... Kiam oni naskas filinon,
oni shatas nomi shin Umefloro, Orkidefloro au Osmantofloro.
En la nordokcidento oni nomas improvizan kantadon "Floro".
En iuj lokoj oni faras manghajhojn, enmiksante florojn, ekzemple
mochio kun enmiksitaj osmantofloroj kaj bombonoj kun enmiksitaj
rozaj petaloj au osmantofloroj.
Oni
ankau uzas florojn kiel kuracilon. "Bencao Gangmu"
estas tre grava antikva farmacia verko. En la libro la verkinto
Li Shizhen detale priskribis multajn florojn rilate iliajn
kolorojn, formojn, originajn lokojn, funkciojn en kuraco k.a.
Pli frua legendo pri Shennong rakontas, ke li gustumis sennombrajn
herbojn kaj florojn por konstati ilian kuracan efikon. En
tio oni povas vidi, ke la chinoj antau longe esploris florojn.
"Libro
de Poezio", la unua kolekto de poemoj de Chinio
|