Pekino
estas ne nur mondfama urbo kun longa historio, sed ankau loko,
kie okazis gravaj politikaj eventoj en la pasintaj 800 jaroj.
Tie klare vidighas la tradicia china arkitekturo. La grandioza
Malpermesita Urbo, kie loghis chinaj suverenoj, kaj la kvadrataj
kortoj chirkauitaj de grizbrikaj domoj tegmentitaj per grizaj
tegoloj, kie vivis ordinaraj loghantoj, kune formis apartan
arkitekturan trajton de Pekino. Kaj la 1300 stratetoj, kiujn
pekin-anoj nomas hutong-oj, interkrucighas tra la tuta urbo
kaj forte altiras al si diversajn turistojn.
En
la historio Pekino nomighis ankau Youzhou, Yan, Jicheng, Nankino,
Zhongdu, Dadu kaj Beiping. La 4-an de februaro, 1403, la loko
ekportis la nomon Pekino, je unu jarcento pli malfrue ol naskigho
de ghiaj hutong-oj.
La
hutong-oj faciligis ne nur la trafikon kaj registris la epokan
shanghighon, sed ankau montras la apartan vivetoson de la
urbo. Tie klare vidighas la postsignoj de la lastaj tri feudaj
dinastioj de Chinio kaj montrighas humiligho de peco da china
historio. Rigardate de supre, tiuj hutong-oj aspektas same,
sed chiu havas sian propran historion.
Deveno
de hutong-oj
En Yuan-dinastio (1206-1368) oni komencis nomi strateton hutong-o.
Fakuloj diris, ke la vorto hutong-o devenis de la mongola
lingvo kaj signifas puton. Tiam la registaro difinis, ke la
grandaj stratoj devas havi larghon de 25 pashoj (chiu pasho
egalas 1.5 metrojn), la malgrandaj stratoj tiun de 12 pashoj,
dum la hutong-oj tiun de 6 pashoj.
La
difino tamen shanghighis kun shanghigho de dinastioj. En la
dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) en konstruo
de la stratoj oni ne plu observis la antauan difinon. La nunaj
hutong-oj plejparte estis konstruitaj en Ming- kaj Qing-dinastioj,
tial ilia largho ne estas unueca kaj nur malmultaj hutong-oj
konservas la originan strukturon.
Strukturo
de hutong-oj
En la pekinaj hutong-oj la kvadrataj kortoj estas tre distingighaj.
Ili reprezentas la trajton de pekinaj loghejoj, samkiel la
kaverndomoj de norda Shaanxi kaj pendantaj domoj de okcidenta
Hunan en loka gusto. Sen kvadrataj kortoj la pekinaj hutong-oj
farighis palaj.
La
kvadrataj kortoj spegulas koncepton de la feuda socio de Chinio.
Iliaj grandeco, formo kaj ornamo chiu observas striktan difinon
kaj montras sian socian klason. En kvadrata korto la chefa
domo chiam estis okupata de familia patriarko, dum la flankaj
domoj de la posteuloj kaj la domoj kontrau la chefa funkcias
kiel legochambro kaj gastochambro.
La
normaj kvadrataj kortoj ghenerale sidas norde kun la pordo
kondukanta suden, por esti bone prilumataj.
Chiuflanke
de la korto estas domoj. La chefa domo chiam rigardas suden
kaj ambauflanke de ghi estas almenau po unu malgranda chambro.
Tie la pordoj estas ankau diversformaj. Multaj ligitaj kvadrataj
kortoj formas unu vicon kaj inter du vicoj estas hutong-o.
Antaue
pekinanoj opiniis, ke oriento estas richa, dum okcidento nobla,
nordo malricha kaj sudo malestiminda. Antau naskigho de la
nova Chinio la shtatoficistoj kaj richuloj plejparte loghis
en la orienta kaj okcidenta distriktoj, dum la malrichaj loghantoj
en la norda kaj suda distriktoj, tial la normaj kvadrataj
kortoj kaj normaj hutong-oj plejparte trovighas en la orienta
kaj okcidenta distriktoj.
Nomoj
de pekinaj hutong-oj
Estas interesaj la nomoj de hutong-oj en Pekino. Ili devenis
de diversaj kauzoj: de la formo, de historiaj personoj, de
bestoj, chelokaj metiejoj ktp.
Iuj
nomoj de hutong-oj estas tre belaj, ekz. Profunde de Cent
Floroj kaj Chielo de Abrikotaj Floroj, kaj aliaj male, ekz.
Feka Skarabo, Hunda Vosto, Malbonodora Felo.
Meze
de Ming-dinastio la komerca ekonomio rapide disvolvighis kaj
iuj privataj laboruloj farighis eminentaj kaj oni nomis hutong-ojn
per ilia nomo. Ekz. en Pekino estas Vestolava Hutong Tang,
char en Ming-dinastio tie loghis vestolavisto Tang. En la
norda distrikto estas Toufua Hutong Chen, char antaue tie
vivis metiisto de toufuo, kies familia nomo estis Chen.
Post
la Revolucio de 1911, kiam Chinio turnis sin el la feuda socio
en respublikon, pli ol 300 hutong-oj shanghis sian nomon,
ekz. Azena Bazaro farighis Ghentila Sinjoro kaj Maldolcha
Puto farighis Fortuno. Sed multaj el la loghantoj ankorau
memoras iliajn malnovajn nomojn kaj shatas uzi ilin.
Arangho
de la pekinaj stratoj
Pekino konsistis el la urboj interna kaj ekstera. La interna
urbo estis kvadrata, dum la ekstera oblonga. Kaj Pekino estas
T-forma. La urba arkitekturo prenis la pordegojn Qianmen kaj
Tian'anmen, la Tri Halojn de la Imperiestra Palaco, la mezan
monton de Jingshan-parko, Sonorilan kaj Tamburan Turojn kiel
la aksan linion. Che la kvar flankoj de la interna urbo simetrie
trovighas la pordegoj Dongzhi, Xizhi, Chaoyang, Fucheng, Chongwen,
Xuanwu, Anding kaj Desheng. La chefaj stratoj etendighas rekte
orienten kaj okcidenten, suden kaj norden. Tamen ghenerale,
la stratoj estas bonorde aranghitaj, kiuj aspektas kiel shaktabulo.
Che
la suda ekstremo de la akso sidas la pordego Yongding, ambauflanke
de kiu trovighas la pordegoj Zuoan, Youan, Dongbian kaj Xibian,
tamen trovighas multaj oblikvaj stratoj, char ili etendighas
lau riverbordoj.
La
fundamenta strukturo de la stratoj de Pekino aperis en Yuan-dinastio
kaj kompletighis en Ming-dinastio. En Qing-dinastio estis
ia shanghigho, tamen la ghenerala strukturo restis neshanghita.
Kvieta
kaj komforta kvadrata korto de Pekino
|