Vizito
al templa foiro en la Printempa Festo estas kutimo de pekinanoj.
En temploj oni preghas por peti benon de la dio, spektas prezentadon
de popolaj artistoj, frandas diversajn manghajhojn kaj achetas
metiartajhojn. Kun la progreso de la socio, templa foiro iom
post iom evoluis en folkloran muzeon demonstrantan la popolan
moron de Chinio.
En
Pekino templa foiro okazas kutime en Changdian-strato, la
taoisma Dongyue-templo, la taoisma Baiyun-templo, la Tera
Altaro kaj Longtan-parko.
En
la sepa tago de la Printempa Festo mi vizitis la templan foiron
en Dongyue-templo.
Pregho
en templo
Dongyue-templo
estas tre fama taoisma templo en Pekino, en kiu oni kultas
Dongyue-dion. Lau taoismo Dongyue-dio estas reganto de la
subtera mondo. En la templo oni kultas ankau multajn aliajn
diojn. La templo estas tre impona. Trans la strato antau la
templo staras majesta arkado el flavaj kaj verdaj glazuritaj
tegoloj kaj brikoj. La arkado altas 7 metrojn kaj larghas
dekkelke da metroj. Sur la arkado estas multaj hirundaj nestoj.
Kiam la suno subiras, la hirundoj revenintaj de serchado de
nutrajho viglas chirkau la arkado. Pasantoj haltas por rigardi
la spektaklon kun granda intereso.
En
la templo oni kultas ankau svato-dion. Krome tie oni povas
vidi tre diversajn figurojn de diabloj. Preghantoj kredas,
ke vizito al diabloj felichigos ilin. Oni plej ofte incensas
antau Dongyue-dio, ke li prizorgu la forpasintajn karulojn
kaj gardu la vivantojn kontrau malfelicho.
Sennombraj
homoj venas al la templo por peti benon kaj gejunuloj plej
shatas kulti svato-dion. Ili venas al la dio au sola au duope
por peti benon al ilia amo. Antau tiu dio incensas ankau gepatroj,
kiuj petas benon por siaj infanoj.
Vent-radetoj
Kelke
da tagoj antau la Printempa Festo vigleco jam regis antau
la templo. Ambauflanke de la strato vicighas standoj de frandajhoj
kaj metiartajhoj, kiuj allogas pasantojn. Mi tre shatas vent-radeton
krakete turnighantan en vento. Ghi estas farita el fadeno
kaj maldikaj paperstrioj chirkauigitaj sur akso fiksita al
framo el sorga tigo. Kiam vento turnas la radeton, maldika
latiso estas movata kaj batadas malgrandan argilan tambureton
tirkovritan per veleno. Ju pli forta estas vento, des pli
lauta la sono de la tambureto.
Oni
vendas vent-radetojn popece au pogrupe. La kolportistoj ofte
kunigas kelkajn au dekon da radetoj. Antau kelke da jaroj,
kiam finighis foiro, sur la strato tuj aperis torento da bicikloj
preskau chiu kun vent-radeto. En vento la radetoj audigis
sonoran krakadon dum veturado de la bicikloj. Sed nun oni
iras al foiro per auto au taksio, kaj bicikla torento kun
kraketantaj vent-radetoj jam ne estas videbla.
En
mia infaneco chiufoje, kiam mia vizitis templan foiron, mi
akiris vent-radeton kiel la unuan donacon. Mi tre ghuis la
scenon, ke kelkaj multkoloraj vent-radetoj krakadis en mia
mano. Mi rigardis vent-radeton komencigho de nova jaro, kio
markis, ke mi kreskis denove je unu jaro.
Frandajhoj
Chirkau
la 8-a matene, antau Dongyue-templo jam atendis multaj homoj.
Che la fronta pordo de la templo estis multaj standoj de frandajhoj
troveblaj ankau en aliaj templaj foiroj. La vendado de tiuj
butikoj plej viglis post la 10-a horo. La plej shatataj frandajhoj
estas kandizitaj kratagaj fruktoj kaj kashtanoj rostitaj en
feraj gruzoj miksitaj kun maltozo.
Mi
plej shatas amelan kachon nomatan "tea supo". Mi
gustumis che tri standoj po unu specon da "tea supo".
Parto de la standoj portas elpendajhon kun la familia nomo
de la mastro, ekzemple "Tea Supo de Li-familio"
kaj "Rostita Porkointernajho de Feng-familio", kiuj
ghuas renomon en Pekino.
En
la foiro oni povas frandi tre diversajn manghajhojn, ekzemple
fritita kuko kun butero, rostita shafajho-rozario, flano farchita
per azukia pasto¡ Centoj da specoj da frandajhoj
chiam allogas frandemulojn.
Akrobatajhoj
En
la foiro de Dongyue-templo la vizitantoj spektis tre lertajn
akrobatajhojn prezentitajn de akrobatoj de Wuqiao de Hebei-provinco.
Multaj elstaraj akrobatoj devenis de tiu loko.
Antau
la fronta pordo de la templo 6 junuloj ludis dancon de 3 leonoj.
En la tria korto de la templo knabinoj estis prezentantaj
bovlopiramidon kaj traringadon. Prestidigitisto altiris multajn
vizitantojn per aperigo de viva fisho.
Elirinte
el la templo, mi ankorau dronis en remachado pri la vidajhoj
en la foiro. Mi achetis rozarion da kandizitaj kratagaj fruktoj.
Frandante la bongustajhon, mi observis la infanojn, kiuj akiris
jam diversajn ludilojn sed ankorau ne volis foriri. Mi rimarkis,
ke ili tenas ne vent-radetojn, sed jhus achetitajn elektronikajn
bestetojn.
Templa
foiro dum la Printempa Festo en Pekino
|