|
Vizitantoj
de templa foiro
|
Pekinanoj
kutimas viziti templan foiron dum la Printempa Festo.
Antaue tia aktivado estis nur kulto en templo. Kun evoluo
de ekonomio kaj por bezono de intershangho palighis
la religia koloro de la nuntempa templa foiro, kiu okazas
ne nur en templo, sed ankau en najbara parko, sportejo
au bazaro. Se estas foje prezentado pri kulto, ghi estas
chefe por amuzado.
Kutime,
templa foiro okazis en Pekino de la 1-a ghis la 15-a
de la unua monato lau la china luna kalendaro, sed nun
de la 30-a de la 12-a monato ghis la 7-a de la unua
monato lau feriado. En Pekino estas templaj foiroj en
Changdian, Baiyun-templo, Longtan-parko k.a. Ili chiuj
havas siajn proprajn trajtojn.
En
templaj foiroj vendighas diversaj tradiciaj etmanghajhoj
kaj metiartajhoj, kaj prezentighas programeroj, kiaj
akrobatajhoj, pekin-opero, drako- kaj leono-dancoj,
kiuj aldonas apartan festan etoson al vizitantoj.
Novjara
festo de la luna kalendaro
|
|
|