Printempa
Festo estas la plej grava festo de la china popolo. Ghi devenis
de kultado en Shang-dinastio antau 3 mil jaroj.
Origino
de novjara festo
Rakontighas
multaj onidiroj pri la deveno de novjara festo. La plej populara
estas la jena:
En antikveco en Chinio estis tre feroca monstro, kiu havas
longan kapon kun korno. Kutime ghi restis funde de maro tra
la tuta jaro kaj surbordighis nur en la lasta tago de jaro
por engluti brutojn kaj homojn kiel manghajhon. Tial en tiu
tago homoj fughis en profundajn montarojn por eviti damaghon
de la monstro.
Denove
estis la lasta tago de jaro. Homoj disiris kiel kutime por
eskapi de la malfelicho. Tiam venis en la vilaghon grandaghulo.
Li admonis la vilaghanojn ne fughi kaj pretendis, ke li povos
venki la monstron. Li diris al la vilaghanoj, ke ili gluu
sur la pordo rughan paperon kun ideogramo, pendigu rughan
lanternon antau la pordo, fari fajron en domo kaj eksplodigu
petardojn en korto en noktomezo, kaj tiamaniere oni povos
forpeli la monstron. La vilaghanoj dubis, sed agis lau lia
konsilo.
En
noktomezo venis la monstro kiel kutime. Sed ghi flaris malsaman
etoson en la vilagho, ke sur chiu pordo estas rugha papero
kaj la chambroj estas hele prilumitaj. Kiam ghi proksimighis
al iu domo, audighis en la korto bruega krakado. Ghi terurighis
kaj forkuris. Klarighis, ke ghi timis rughan koloron, fajrolumon
kaj krakadon de eksplodo.
En
la sekvanta tago, nome la unua tago de la nova jaro, la vilaghanoj
sin vestis per novaj vestoj kaj gratulis unu alian por celebri,
ke ili fortimigis la monstron.
De
tiam oni faris la samon en la lasta tago de chiu jaro kaj
la kutimo heredighis ghis nun.
Kompreneble
tio estas nur popolrakonto. Fakte en la primitiva socio oni
rimarkis la alternadon de la sezonoj kaj trovis la regulojn
inter la movado de la astroj kaj kreskado de agrikulturajhoj.
Antau 3 mil jaroj oni jam sciis indiki la situojn de konstelacioj
per la polusa stelo kaj noti jaron, monaton kaj tagon per
Tiangan kaj Dizhi.
En
la novjara festo oni unue kultis diojn kaj prapatrojn, kiuj
favoris ilin per richa rikolto. Oni preparis manghajhon kaj
vinon el nove rikoltita rizo kaj oferis ilin al dioj kaj prapatroj,
por ke ili daure patronu ilin.
Antau
1911 la chinoj uzis la lunan kalendaron. Kvankam institucioj
kaj lernejoj havis kiel ferion la unuan tagon de jaro lau
la suna kalendaro, sed la popolanoj ne rigardis tiun tagon
festo. Por diferencigi la du novajn jarojn, oni nomis la unuan
tagon de jaro lau la suna kalendaro Unuataga Festo kaj tiun
tagon de la luna kalendaro Printempa Festo.
Post
la fondigho de la nova Chinio en 1949 la registaro prenis
la sunan kalendaron shtata kalendaro. Sed la luna kalendaro
intime rilatas la kreskadon de agrikulturajhoj, kaj oni uzas
ankau la lunan kalendaron. La chinoj ferias tri tagojn dum
la Printempa Festo.
Kiel
oni pasigas la Printempan Feston?
Antau
la Printempa Festo la familianoj, kiuj laboras aliloke, nepre
devas reveni hejmen malgrau vojagho de centoj au ech mil kilometroj.
Antauvespere
de la nova jaro oni devas glui sur la pordo rughan paperon
kun bondeziraj vortoj kaj bildojn. La lasta vespermangho de
la jaro nepre devas esti abunda. Se iu el la familianoj ne
povas reveni ghustatempe, oni rezervas por li sur la tablo
manghilaron por esprimi esperon de rekunigho.
Tiunokte
oni kutimas manghi ghjaozi-ojn. Oni pretigas ilin antau la
noktomezo kaj manghas ilin post nulhoro. Ofte oni enmetas
en unu ghjaozi-on moneron. Kiu hazarde akiras tiun ghjaozi-on,
oni gratulas tiun, ke li richighos baldau. Krome oni enmetis
ankau bombonon kaj gratulas tiun, kiu akiris tiun ghjaozi-on,
ke li havos dolchan vivon en la nova jaro.
Tiunokte
oni maldormas kaj gaje babilas ghis profunda nokto. Post noktomezo
oni eksplodigas petardojn en esprimo forpeli chiujn malsanojn
kaj malfelichojn.
Frumatene
de la nova jaro oni salutas unu alian. Post ellitigho familianoj
de junaj generacioj salutas grandaghulojn en la hejmo kaj
deziras al ili bonan sanon kaj longan vivon. Salutate, la
grandaghuloj devas donaci al ili monon. Oni povas donaci monon
en antaunokto. Kiam infanoj endormighas, oni shovas monon
sub ilian kapkusenon. En la sekvanta frumateno, kiam la infanoj
vekighas, ili unue etendas manon sub la kusenon por serchi
mondonacon.
Post
saluto en la hejmo oni eliras por saluti najbarojn, amikojn
kaj parencojn.
Antau
multe da jaroj altrangaj personoj intersalutis per vizitkarto.
Ili ne havis tempon por viziti chiujn konatojn, ili do sendis
sian serviston por anstataue saluti. La servisto prezentis
al la vizitato filigranan slipon kun desegno de umefloro en
longo de 3 coloj kaj largho de 2 coloj, sur kiu la mastro
skribis la nomon kaj adreson de la vizitato kaj salutvortojn.
Tio estis rudimento de novjara salutkarto. Nuntempe oni sendas
novjaran intersaluton per pli multaj manieroj, ekzemple telegrafado,
telefonado kaj retposhtado k.a.
La
festa atmosfero dauras 15 tagojn. En tiu duonmonato oni havas
multajn distrajhojn, kiaj vizito al foiro, aprecado de lanterna
montrado kaj draka dancado kaj flugigo de kajto.
Printempa
Festo en malnova Pekino
Ghjauzi-oj
-- tradicia china manghajho
|