Chinoj
nomas la nauan tagon de la naua monato lau la china luna kalendaro
Tago de Duobla Nauo.
La
nomado originis en Han-dinastio (206 a.K-220p.K) antau chirkau
2000 jaroj. En tiu tago en la imperiestra palaco oni kunportis
foliojn de kornuso (aroma vegetalo), manghis flanon kaj trinkis
krizanteman vinon por havi pli longan vivon. Poste unu el
la kromedzinoj de imperiestro Liu Bang estis kalumniita kaj
ekzilita el la palaco, kaj shi kaj shiaj servistinoj daurigis
tiun kutimon kaj popularigis ghin inter la popolo.
En
la antikveco la popolanoj shatis ascendi altan lokon en tiu
tago kaj nomis la tagon Tago de Ascendo. En tiu tago oni devis
manghi kukon el 9 tavoloj pli kaj pli malgrandaj ghis la pinto.
Sur la pinto oni starigis flageton el rugha papero kaj bruligis
kandelon.
En
tiu tago oni devis apreci krizantemon kaj trinki krizanteman
vinon. Oni diris, ke tion iniciatis granda poeto Tao Yuanmin.
Li vivis ermite kaj verkis multajn famajn poemojn. Li famighis
ankau pro sia shato al vino kaj krizantemo. Posteuloj imitis
lin kaj estighis la kutimo apreci krizantemon en tiu tago.
Tiu kutimo furoris en diversaj dinastioj.
En
Tang-dinastio (618-907) tre popularighis la kutimo kunporti
foliojn de kornuso. Oni kredis, ke la folioj estas talismano.
Oni kunportis la foliojn sur brako, au metis ilin en aromsaketon
por kunporti, au porti sur la kapo. La foliojn portis virinoj
kaj infanoj, sed ilin portis ankau viroj en iuj lokoj.
En
tiu tago oni kunportis ankau krizantemon. Tiu kutimo furoris
en multaj dinastioj. En Qing-dinastio (1644-1911) oni gluis
florojn kaj foliojn de krizantemo sur pordkadron kaj fenestrojn
por "forpeli malfelichon kaj alvoki felichon". Tio
estis vario de portado de floroj sur kapo. En Song-dinastio
(960-1279) oni kunportis silkojn tonditajn en formo de kornusa
folio kaj krizantemo.
Rilata
artikolo:
Tago
de Duobla Nauo kaj respekto al maljunuloj
|