La
25-a de oktobro estas la naua tago de naua monato lau la china
luna kalendaro. Tiu dato estas la Tago de Duobla Nauo de Chinio.
La tago estas rigardata ankau kiel Tago de Maljunuloj. En
tiu tago oni aranghas diversajn aktivadojn en la urboj por
esprimi saluton al maljunuloj.
Statistiko
de autoritata fako montras, ke en Chinio 132 milionoj da homoj
aghas pli ol 60 jarojn kaj konsistigas dekonon de la totala
loghantaro de Chinio. Oni antaudiris, ke en la venontaj 50
jaroj la nombro de maljunuloj kreskos je 3.2% chiujare.
Por
sin adapti al la maljunigho de la loghantaro kaj plibonigi
ilian vivon, la Ministerio de Civilaj Aferoj de Chinio komencis
en junio de 2001 tra la tuta lando la "Stelluman Planon
de Servo al Maljunuloj en Plansetlejoj". La chefa tasko
de la plano estas: En la venontaj 3 jaroj la Ministerio de
Civilaj Aferoj emisios loteriajn biletojn por kolekti monon
por helpi la urbajn plansetlejojn en ilia starigo de instalajhoj
por maljunuloj kaj helpi la kamparon en konstruado de kadukulejoj.
Rilata artikolo:
Tago
de Duobla Nauo
|