La
Autunmeza Festo en la 15-a de la oka monato lau la china luna kalendaro
estas por chinoj la dua granda festo post la Printempa Festo. Char
la festa tago trovighas meze de autuno, do ghi portas la nomon Autunmeza
Festo. En tiu tago la luno estas plenplena, kio simbolas kunestadon
de familianoj, pro tio ghi portas ankau la nomon Festo de Kunestado.
Hodiau en Chinio ankorau konservighas moroj de ghuo de la luno kaj
kukoj kun diversaj farchoj, kunmanghado de familianoj, prezentado
de draka danco kaj iluminado de turoj en la festo.
Kultado
kaj ghuo de la luno estis rigardataj kiel gravaj aferoj en la Autunmeza
Festo. Antikve monarkoj kutimis kulti la sunon en printempo kaj
la lunon en autuno. Kaj inter la popolanoj furoris kultado de la
luno autunmeze. Poste ghuo de la luno anstatauis kultadon de la
luno. Vespere de la Autunmeza Festo la luno helas, migrantoj en
alia loko sopiras pri la hejmolando, rigardante ghin. Ghuo de la
luno en la Autunmeza Festo ekfuroris en Tang-dinastio (618-907),
poetoj komponis nemalmultajn versojn kaj artikolojn prikantantajn
la lunon. En Chinio trovighas multaj historiaj restajhoj por kulti
au ghui la lunon. La Luna Altaro en Pekino konstruita en 1522 servis
al la imperiestra familio de Ming-dinastio (1368-1644) por kulti
la lunon.
Kiam
la autunmeza luno levighas sur la chielo, oni starigas tablon kun
kukoj, granatoj, jujuboj kaj aliaj frandajhoj. Post kultado de la
luno la tuta familio sidanta chirkau la tablo babilas inter si,
ghuante la lunon kaj manghajhojn.
Luna
kuko
Legendo
pri luna kuko
|