Legendo pri luna kuko
    La 15-a de la oka monato lau la china luna kalendaro estas la Autunmeza Festo en Chinio. Tiutage oni donacas lunan kukon al amikoj kaj parencoj por aludi kunestadon. Chinaj legendoj rakontas, kial chinoj kutime manghas lunan kukon en tiu festo.

    El la multaj legendoj la plej vaste cirkulanta estas komunikado de informoj per luna kuko:

    En Yuan-dinastio (1271-1368) la tiranado de la regantoj vekis grandan indignon che la vasta popolamaso kaj chie tra la tuta Chinio oni planis ribelon. Por daurigi sian regadon kaj preventi la popolan ribelon la regantoj malpermesis al la popolanoj kashi ferajhojn kaj dekretis, ke dek familioj uzu unu saman hejman tranchilon. Kamparana armeo faris specialan kukon por teni informojn pri ribelo kaj sekrete transdoni ilin aliloken. Oni kashis en la kuko slipon kun informoj pri ribelo kaj difinis, ke oni levu la ribelon la 15-an de la oka monato lau la china luna kalendaro. Tiuvespere, kiam la luno brilis sur la chielo, la popolanoj levighis. Rememore tiun ribelon oni alkutimighis manghi lunan kukon tiutage.

    En Chinio cirkulas alia legendo pri luna kuko. La imperiestro Li Shimin (627-650 sur trono) de Tang-dinastio batalis kontrau tughjue-oj kaj la 15-an de la oka monato lau la china luna kalendaro triumfe revenis en la chefurbon Chang'an, kie chie regis vigleco. Tiam iu tubo-ano prezentis rondan kukon al la imperiestro por soleni lian venkon. La imperiestro ekghojis. Li prenis la rondan kukon el luksa skatolo kaj diris, montrante la brilan lunon: "Mi devas donaci la kukon al la brila luno." Post tio la imperiestro kune kun siaj korteganoj manghis la kukon kaj de tiam iom post iom formighis kutimo manghi lunan kukon en la Autunmeza Festo.

    Estas la tria legendo pri luna kuko. Nokte de la 15-a de la oka monato lau la china luna kalendaro la imperiestro Li Longji (712-756 sur trono) de Tang-dinastio songhis, ke li vojaghis al la luna palaco kaj tie vidis lunan kukon. Belulino Chang'e diris al li, ke le kuko estas emblemo de felicha jaro kaj abunda rikolto. Vekighinte, la suvereno ordonis multe produkti tian kukon por kulti la lunon kaj peti mondpacon. Kaj manghi lunan kukon iom post iom farighis palaca kutimo, kiun poste akceptis ankau la ordinaraj popolanoj.

China tradicia festo - Autunmeza Festo
Luna kuko