Unua-pagho>> Kulturo >>Moroj

 


Antikva dongba-a kulturo

de DA WEI

    En la multnacia Chinio chiu nacio havas sian kulturon. La dongba-a kulturo de nashi-oj en sudokcidenta Chinio estas unu el la originalaj naciaj kulturoj.

    Kiam mi vizitis studoficejon pri la dongba-a kulturo de Lijiang-gubernio en Yunnan-provinco, sudokcidenta Chinio, iu maljunulo en nashi-a kostumo deklamis por mi la bildsimilajn kaligrafajhojn pendantajn sur muro. Efektive, nenion mi komprenis.

    Deklaminte, la maljunulo interpretis al mi han-lingve. Origine tio estas antikva nashi-nacia proverbaro skribita en la dongba-a hieroglifo. La proverbaro estas esprimricha kaj logika.

    Ekz. "Kato estas la plej malgranda dombesto, sed ghi apartenas al subordo de rabobestoj."

    Mi atenteme rigardis la hieroglifon. La strekoj estas tre subtilaj kun arta lerteco. Oni povas tuj koni iujn bestnomojn, kiaj leono, tigro kaj gruo.

    Kio estas la dongba-a kulturo? Pri tiu demando iu studanto diris al mi, ke nashi-nacio en Lijiang-gubernio iam havis originan shamanismon nomatan dongba-a religio. Ghi fondis la hieroglifon kaj dongba-an kulturon, kiu konsistas chefe el dongba-aj sutroj hieroglife verkitaj kaj dongba-aj belarto, ceremonio kaj dancmuziko.

    "Dongba" signifas homon intelektan kaj saghan. Poste la vorto farighis alinomo de sorchisto de la dongba-a religio. La maljunulo, kiu interpretis al mi la proverbaron, estas unu el la malmultaj dongba-oj. La oficejo petis ilin ordigi kaj traduki la dongba-ajn sutrojn. Dank' al la generacio-post-generacia deklamado kaj transskribado, la dongba-a kulturo povas ekzisti ghis hodiau.

    Rigardante la verkojn montratajn en vitrinoj, mi estas mirigita de la imagipovo kaj fondkapablo de la nashi-oj. Malgrau ke la sutroj estas malnovaj kaj flavaj, la skribajhoj ja estas vivecaj. Antau pli ol mil jaroj la nashi-oj kreis la hieroglifon. Lau ghiaj disvolvaj periodoj, la hieroglifo dividighas en ideografiajhojn bildajn kaj alfabetajn. Nashi-lingve la antaua prononcighas kiel "shijiulujiu" signifanta postsignon sur ligno au shtono (skribosigno chizita au pentrita sur ligno au shtono). Strekoj de tiaj ideografiajhoj estas komplikaj. Ofte ili esprimas ion per figuroj. Pro tio, ke la dongba-oj uzas ilin por skribi sutrojn, oni nomas ilin la dongba-a lingvo. La lasta prononcighas kiel "gebatee". "Geba" signifas posteulon. Tio pruvis, ke alfabetaj ideografiajhoj estas kreitaj kaj uzataj de la postaj dongba-oj. Iliaj strekoj estas simplaj kaj signemaj, tamen ili cirkulas nur en mallargha kampo kaj sutroj skribitaj en ili estas malmultaj.

    La dongba-a lingvo havas pli ol 2100 ideografiajhojn kaj vortojn, kiuj estas sufichaj por esprimi subtilan senton, noti komplikajn aferojn kaj verki poemon kaj artikolon.
Oni diris al mi, ke oni deklamas dongba-an sutron en kulto. Lau nekompleta statistiko, la dongba-a sutro, konservata en- kaj eksterlande, nombras pli ol 20 mil ekzemplerojn kun enhavo de bonvenigo al dio kaj adiauo de fantomo, peto de felicho kaj longa vivo, likvido de plago kaj ankau nashi-aj klasikajhoj, mitoj, eposoj, proverboj, baladoj k.a. La mitaj eposoj estas romantismaj. Ekz., la fama eposo "Memorajho pri Kreado" surbaze de amo de juna paro priskribas, kiel ili batalis kontrau inundo, monstro kaj dio, kiel ili alportis de la chielo semon de bestoj kaj grenoj al la tero venkinte malfacilojn kaj kiel ili ekspluatis virgan teron, kultivis kampon, bredis brutojn kaj produktis homojn.

    En eksponhalo de la oficejo prezentighas multaj rulpentrajhoj kaj surbambuaj pentrajhoj. Iu studantino konigis al mi, ke la dongba-a belarto konsistas el pikturo, skulpturo kaj paperfiguroj. Rulpentrajho kaj surbambua pentrajho estas la plej origina kaj reprezenta arto heredita de la antikva pentrarto de Nashi-nacio. Shi diris tion al mi montrante grandan koloran tolpentrajhon: Jen la fama bildo Hengding, longa je pli ol 10 metroj kaj largha je 30 centimetroj. Ghia figuro estas klara kaj bele ornamita. Kun forta, flua kaj aparta kaligrafio, la bildo montras naturan belecon de primitiva arto. Ghi prezentas pli ol 370 homojn grandajn kaj malgrandajn, diojn kaj fantomojn, kiuj aktivas en infero, homa mondo kaj edeno. Oni konjektas, ke eble ghin influis la budhisma kulturo.

    Ghuinte la dongba-ajn pentrajhojn, mi allogighis de malfermita sutro. En ghi pentrighis multaj homfiguroj dancantaj. Demandinte mi sciis, ke ghi estas lernolibro pri dancarto nomata "cuomo". Nashi-lingve "cuomo" signifas modelon de dancado. Ghi aperis pli frue ol "Laban-dancoskemo" de Hispanio. La hieroglifo de la lernolibro, per kiu oni notis dancadon kaj antikvan muzikan instrumenton, estas bela kaj esprimricha. Tie montrighas dancpashoj, kantoj kaj ech distingighas dancistoj kaj dancistinoj.

    Kune kun la dongba-a sutro heredighis ankau multaj ceremonioj kaj ceremoniaj instrumentoj de la dongba-a religio. Estas pli ol 50 ceremonioj en la dongba-a religio kaj la grava parto estas por kulto. La ceremoniaj instrumentoj estis uzataj en kulto de la dongba-a religio, inkl. de amuleta bastono, tamburo, konko kaj ceremonia kostumo. Chio chi tio estas valoraj materialoj por studi la nashi-an kulturon.

    En la oficejo oni diris al mi, ke ekde la 19-a jarcento la dongba-a kulturo altiras la atenton de multaj erudiciuloj en- kaj eksterlandaj. Iuj antaue ne okupighis pri tio, sed kiam ili ekkonis la dongba-an kulturon, ili estis tuj interesitaj de ghi. Usona erudiciulo s-ro Lock (1884-1962) studis botanikon en sia junagho. En 1922 li faris esploron en Lijiang-gubernio kaj konis la studan valoron de la dongba-a kulturo. Ekde tiam li loghis tie pli ol 20 jarojn. Li verkis dekkelkajn librojn pri la dongba-a kulturo. La lasta el liaj verkoj estas "Enciklopedieta Vortaro Nashia-Angla". Li kolektis pli ol 2000 ekzemplerojn de la dongba-a sutro. Dank' al lia diskonigo plivastighis la influo de la dongba-a kulturo en la mondo.

    La dongba-a kulturo donis valorajn historiajn materialojn por studi la historion, lingvon, literaturon, religion, produktadon, ordinaran vivon, socian evoluon, filozofion, astronomion kaj kalendaron de Nashi-nacio.

Rilata materialo
Antikva muziko de nashi-oj: konversacio kun dioj