|  
                  La 
              koncerto de la antikva muziko de nashi-oj sin lokis en antikva korto 
              de lokano, kies areo egalas al la ludkampo de korbopilko. La scenejo, 
              kiu okupas duonon de la korto, estis kloshita de rugha koloro: freshrughaj 
              kurtenoj, rughaj pendajhoj kun versparaj kaligrafajhoj, antikvastilaj 
              rekvizitoj malhelrughe lakitaj... Prilumate de oranghkoloraj lampoj, 
              mistereco kaj antikveco regis la korton. Sur la tero de la korto 
              sternighis dika tavolo da pinaj branchajhoj, kaj la agrabla aromo 
              de pino saturis la korton. Oni diris, ke tia arangho estas la plej 
              alta soleno por la ludado de la antikva muziko de nashi-oj. 
               
                 Antaue la antikva 
              muziko de nashi-oj estis ludata nur en la Printempa Festo, same 
              kiel la novjara koncerto en la Ora Halo de Vieno. Fakte la antikva 
              muziko de nashi-oj estis longhistoria religia muziko origininta 
              en la mezo de Chinio, kie prosperis la kulturo.  
                En la 3-a jarcento, 
              fama china strategiisto kaj muzikisto Zhuge Liang vivis longan tempon 
              en la nashi-a loko en Lijiang-gubernio en la limregiono de la sudokcidenta 
              provinco Yunnan, kie dense loghas nashi-oj. Oni kredis, ke Zhuge 
              Liang enkondukis la muzikon de meza Chinio chi tien. Sed muzikisto 
              s-ro Xuan Ke, tre fama en la loko, asertis post esploro, ke la antikva 
              muziko de nashi-oj originis de la religia kaj palaca muzikoj de 
              la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279). Tiu periodo estis 
              la plej brila pro la imponeco de la kulturo kaj multnombreco de 
              famaj verkistoj kaj poetoj. Dum alia opinio estas, ke la antikva 
              muziko de nashi-oj estis alportita de la migrintoj el la mezo de 
              Chinio al Yunnan, kiuj fughis de milita tumulto. Malgrau la malsamaj 
              asertoj, la antikva muziko de nashi-oj estas fidele heredita kaj 
              oni povas ghui tiun muzikon nomatan kiel "viva fosilio". 
               
                La 30 membroj 
              de la orkestro portas sur si antikvajn chinajn vestojn kaj havas 
              barbon. Kiam la muzikistoj malrapide iras sur la scenejon, la auskultantoj 
              sentas antikvecon kaj delikatecon. Eble la meznombra agho de tiu 
              orkestro estas la plej granda inter tiuj de la orkestroj de la mondo. 
              Du trionoj de la membroj aghas pli ol 65 jarojn, kaj 7 el ili  
              pli ol 80 jarojn. La plej agha el ili estas 89-jara, por kiu ludo 
              de la antikva muziko estas granda plezuro. En la orkestro estas 
              ankau 3 junaj kantistinoj.  
               
                 La orkestro 
              uzas antikvajn popolajn muzikilojn de Chinio, ekzemple bambua fluto, 
              antikva kordinstrumento Zheng, trikordulo, cimbalo kaj tamburo. 
               
               
                 La ludado komencighas 
              per urgha tamburado, kaj chiu muzikopeco estas estrata de fluto. 
              Rusa turisto tiele priskribis la muzikoludon: "La muziko audighas 
              per neimageble bela melodio, kvazau akva kurteno falinta de sur 
              jada ekrano; kiam la muziko malproksimighas kune kun la tintado 
              de malgrandaj sonoriletoj, shajnas, ke gemoj falas  
              en akvon kaj estigas ondetojn
" En la fino kantistinoj 
              ekkantas per sia natura vocho, kaj la bela muziko soras rekte sur 
              la chielon.  
               
                Dum ludado kaj la 
            auskultantoj kaj la ludantoj estas tre piaj. Nashi-oj admiras la antikvan 
            muzikon same kiel Vienanoj Strauss Johann. Ili prenas la antikvan 
            muzikon kiel rimedon por interkomuniki kun la dioj sur la chielo, 
            kaj kiam ili ludas la muzikon, ili kredas, ke dioj sur la chielo estas 
            absorbite auskultas la ludon. 
             
                Prapatroj de 
              nashi-oj kredis je dio kaj kreis primitivan shamanan politeismon 
              "Dongba". En la nashi-a lingvo "dongba" signifas 
              "homon multscian kaj saghan". Poste "dongba" 
              farighis sinonimo de pastro. Dum sakramento la religianoj ne nur 
              kultas diojn per muziko,  
              sed ankau legas "Dongbaan sutron" notitan per antikva 
              hieroglifo. La hieroglifo, "Dongbaa sutro", kulta kanto 
              kaj danco, sakramento kaj la beletro rilatanta kun la religio konsistigas 
              la nacian kulturon la Dongbaan kulturon misteran kaj originalan. 
               
               
                En la pasinteco 
              la ludantoj de la muziko devis esti renomaj homoj de la loko. En 
              Lijiang, kompetenteco en ludo de tiu muziko estis nepre necesa kvalifikiteco 
              por la viroj de la bonhavaj familioj, kiuj volis farighi erudiciuloj 
              au membroj de la tiea mondumo.  
               
                  Nun la antikva muziko frontas embarason 
              de manko de daurigantoj, char ghiaj interesatoj chefe estas maljunuloj 
              kaj fremdlandaj turistoj, dum la junuloj estas forlogitaj de popmuziko. 
              Chiujare mortas membroj de la orkestro, sed ilia arto ne trovas 
              heredanton.  
              Kaj krome la orkestro estas embarasita ankau de financa malfacilo. 
            
              Rilata 
                materialo 
                Antikva 
                dongba-a kulturo 
                  
             
           |