Tio
estis fama kampanjo, kiu ludis gravan rolon por apero de la kunekzisto
de la Tri Regnoj en la fina periodo de la Orienta Han-dinastio.
Ghi okazis en 208 p.K. en Chibi en la nuna Hubei-provinco, che Yangzi-rivero.
En la kampanjo la alianca armeo de Liu Bei kaj Sun Quan akiris grandan
venkon super tiu de Cao Cao.
Cao
Cao fundamente unuigis nordan Chinion. Kaj post tio li donis grandan
atenton al trejnado de akva armeo kaj alprenis serion da rimedoj
por preventi entrudighon de Guanzhong-aj militaristoj en la mezan
kaj malsupran basenon de la Flava Rivero. Farinte tion, li gvidis
pli ol centon da miloj da militistoj al Jingzhou (prefektujo limanta
la nunajn Hubei kaj Hunan-provincojn) en julio de 208 por konkeri
la sudan parton de Chinio. Tiam Sun Quan, militaristo de la malsupra
baseno de Yangzi-rivero kaj sudorienta Chinio, jam militkaptis la
urbon Xiakou (la nuna Wuhan), brechis la pordon de Jingzhou kaj
estis preta direkti sian lancopinton al norda Chinio. Tiam alia
militaristo, Liu Bei, invitis faman militan strategiiston Zhuge
Liang esti stabestro kaj ellaboris strategian planon por disvolvigho,
lau kiu li decidis unue kapti Jingzhou kaj Yizhou (la nuna Sichuan-provinco)
kaj aliancighi kun Sun Quan por kune militi kontrau Cao Cao. Por
efektivigi tiun celon li energie trejnis sian akvan armeon en Fancheng
(urbo en la nuna Hubei-provinco).
Auguste
de 208 Cao Cao uzis ruzan taktikon. Li malrapidigis sian marshon
suden por kapti Jingzhou sen batalo, distrumpetante sian venkon.
Tiam Sun Quan sendis delegiton interkonsilighi kun Liu Bei por kune
batali kontrau Cao Cao. Septembre de 208 la armeo de Cao Cao proksimighis
al la centra loko de Jingzhou. Por eviti tujan batalon kun Cao Cao,
Liu Bei retiris sian armeon al Jiangling, suda urbo de Hubei. Persvadite
de konsilisto de Sun Quan, Liu Bei decidis aliancighi kun Sun. Tiam
Cao Cao persone gvidante 5 mil elitajn rajdistojn persekutis Liu
Bei kaj venkis lian armeon. Elliberighinte el danghero, Liu Bei
sendis sian konsiliston al Xiakou por interkonsilighi kun Sun Quan
pri kuna batalo kontrau Cao Cao.
Sun
Quan mobilizis 30 mil elitajn militistojn, dum Liu Bei kolektis
20 mil, tiel la 50 mil militistoj de la alianca armeo de Sun kaj
Liu veturis kontrau la riverfluo por kune rezisti kontrau Cao Cao,
dum la fiera Cao Cao persone gvidis sian armeon lau la fluo de la
rivero por batali kontrau la alianca armeo de Sun kaj Liu.
La
malamikoj renkontighis che Chibi. La militistoj sub Cao Cao plejparte
estis terarmeanoj, kiuj palighis en akva batalo, tial Cao retiris
sian armeon kaj kantonmentigis ghin che la norda bordo de Yangzi-rivero.
Por
mildigi tangadon de la shipoj en la rivero, Cao Cao ordonis kunligi
siajn militshipojn, por ke la nordaj militistoj alkutimighu al akva
batalo sur la rivero. Zhou Yu, chefkomandanto de la armeo de Sun
Quan, decidis ataki la malamikojn per fajro, utiligante la malfortajn
punktojn de la kunligitaj shipoj. La brulantaj shipoj de Sun Quan
sagrapide pafis sin al la shiparo de la malamikoj, kiuj tuj dronis
en fajra maro. La fajro rapide etendighis kaj englutis la malamikan
kampadejon che la rivero. Utiligante la favoran situacion, la alianca
armeo de Sun kaj Liu senprokraste sturmis la malamikojn, kiuj suferis
de serioza malvenko kaj panike retirighis norden.
La
alianca armeo senhalte persekutis Cao Cao.
Post
Chibi-kampanjo Liu Bei tuj kaptis 4 prefektujojn, en la sekvanta
jaro konkeris ankau Jingzhou kaj metis bazon por sia daura ekspansio.
Cao Cao lerninte la lecionon en sia malvenko, energie disvolvis
la akvan armeon kaj direktis sian lancopinton al la meza baseno
de Yangzi-rivero por batali kontrau Sun Quan en la estonteco. Por
rezisti kontrau Cao Cao, Sun Quan daurigis sian aliancon kun Liu
Bei.
Chibi-kampanjo
estis fama en la milita historio de Chinio pro la venko de malforta
super la forta.
Kunekzisto
de la Tri Regnoj
|