Pro
longdaura kontraustaro de Sun kaj Cao, la fortoj de Liu Bei rapide
ekspansiis kaj formighis la kunekzisto de la Tri Regnoj Wei, Shu
kaj Wu.
En
215 Cao Cao konkeris Hanzhong en la nuna Shaanxi-provinco kaj rekte
minacis la ekziston de la reghimo de Liu Bei. Liu Bei decidis militi
kontrau Cao Cao. En la batalo lia armeo mortigis Xiahou Yuan, gravan
generalon de Cao Cao, kaj konkeris Hanzhong. En 219 Guan Yu, grava
generalo de Liu Bei, direktis sian lancopinton al Fancheng, kiu
siatempe estis okupata de Cao Cao. Cao komplotis kun Sun Quan, kies
generalo L? Meng proponis surprizataki Jiangling. La alianco de
Cao kaj Sun tenajle atakis Guan Yu kaj mortigis lin. Pro tio komplete
detruighis la alianco de Sun kaj Liu kaj mildighis la situacio en
norda Chinio. En la sekvanta jaro mortis Cao Cao. Lia filo Cao Pi
perforte abdikigis la lastan imperiestron de la Orienta Han-dinastio,
mem surtronighis kaj fondis la regnon Wei. Poste surtronighis ankau
Liu Bei kaj Sun Quan respektive en Chengdu kaj Jianye.
Por
venghi Guan Yu, Liu Bei gvidis grandan armeon por ataki Sun Quan
en 222, sed li estis venkita de Lu Xun, generalo de Wu-regno. La
venkita Liu Bei forkuris al la urbo Baidi kaj mortis tie en la sekvanta
jaro. Post morto de Liu Bei, lia filo Liu Shan heredis la tronon,
firme subtenatan de Zhuge Liang. Por realigi la postlasitan aferon
de Liu Bei, Zhuge Liang 6-foje atakis Wei-regnon de 227 ghis 234,
sed ne sukcesis en realigo de sia ambicio. Li mem mortis de malsano
en 234. Antau tio mortis ankau Cao Pi. Lia filo Cao Rui estis firme
subtenata de Sima Yi post sia surtronigho. Kaj de tiam la regpotenco
de Wei-regno iom post iom estis uzurpita de Sima Yi kaj liaj filoj.
Sima Yi estis fama politikisto kaj milita strategiisto. Pro lia
forto ne sukcesis Zhuge Liang. Li efike malhelpis la ekspansion
de Shu-regno. En 263 Sima Zhao, filo de Sima Yi, sendis armeon ataki
Shu-regnon kaj konkeris Chengdu en la sama jaro. La regnestro de
Shu kapitulacis kaj pereis la regno.
Post
pereo de Shu-regno Wu-regno estis komplete sieghita de Wei-regno.
En 265 Sima Yan, filo de Sima Zhao, forpushis la imperiestron de
Wei-regno de sur la trono kaj mem uzurpis la suverenecon. Li fondis
Jin-dinastion kun Luoyang kiel sia chefurbo. Jen komencighis la
Okcidenta Jin-dinastio kaj malfermighis nova pagho en la china historio.
Tiam sur la trono de Wu-regno sidis Sun Hao, kiu chiam sin amuzis
kaj ne zorgis pri la shtataj aferoj. La armeo de Jin-dinastio akiris
venkon post venko kaj en 280 konkeris Jianye, chefurbon de Wu-regno
kaj Sun Hao kapitulacis. Jen denove unuighis la tuta Chinio.
Ekde
la finaj jaroj de la Orienta Han-dinastio en Chinio estis milita
kaoso longtempa kaj pro tio la nombro de la loghantoj malkreskis
jaron post jaro kaj la ekonomia nivelo mallevighis. La periodo de
la Tri Regnoj dauris preskau 80 jarojn kaj profundighis la ekonomia
krizo. La grena malsuficho multe malhelpis la militajn aferojn de
Wu kaj Shu. Malgrau ke la tri regnoj chiuj donis grandan atenton
al agrikultura produktado, kaj pro bezono de la milito la tekniko
de metalurgio kaj shipkonstruado multe progresis, la china historio
siatempe progresis malrapide, char la senchesa milito konsumis grandan
kvanton da homaj kaj materiaj richajhoj.
Malgrau
tio en la 72 jaroj de la historia periodo de la Tri Regnoj naskighis
en Chinio multe da eminentaj personoj, kiuj okupis gravan lokon
en la politika kaj milita historio de Chinio.
Chibi-kampanjo
|