Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


Mauzoleo de Ghingis-Hhano

Arkitekturo

de WA NA

     La mauzoleo areas pli ol 50 mil kvadratajn metrojn. Ghi konsistas el la chefa halo, ripozhalo, orienta kaj okcidenta haloj kaj orienta kaj okcidenta galerioj. La horizontala sekcio de la chefa halo, 20 metrojn alta, estas okangula kun duobla alero kaj jurtosimila volbo. La orienta kaj okcidenta haloj estas en skalena okangula formo kun solalera jurtosimila volbo. La volbo estas tegmentita per flave glazuritaj tegoloj, dum la tegmentrandoj estas kovritaj per blue glazuritaj tegoloj. La aleroj kaj tegmentoj kontrastas kun la blankaj muroj kaj rughaj pordoj kaj fenestroj, chio chi faras la konstruajhojn pli belaj kaj imponaj.

     La tuta mauzoleo aspektas kiel flugonta aglo, kiu montras mongolajn artajn trajtojn.

     La chefa halo de la mauzoleo estas memorhalo de Ghingis-Hhano, meze de kiu staras statuo de Ghingis-Hhano, 5 metrojn alta. En militista kiraso li staras tie kaj rigadas foren. Malantau la statuo estas mapo de la Mongola Imperio fondita de li sur arka fono. Malantau la halo estas 4 jurtosimilaj konstruajhoj, kiuj estas liaj ripozhaloj. Tie kushas cherkoj de Ghingis-Hhano kaj liaj edzinoj kaj du fratoj. La cherkoj estas tegitaj per oranghkolora sateno. Tie eksponighas ankau selo kaj vipo uzitaj de Ghingis-Hhano kaj charoj uzitaj de la mongola armeo en ekspedicio.

     La kulta altaro Suleding estas grava konstruajho en la mauzoleo. Suleding estas fera lanco sur la mongola flago, uzita de la mongola armeo en ekspedicio. La mongoloj rigardas ghin kiel protektan dion.

     En la orienta halo 23 metrojn alta kushas cherko de la filo de Ghingis-Hhano. En la okcidenta halo estas 9 standardoj uzitaj de liaj 9 generaloj kaj armiloj uzitaj de ili.

Freskoj