En
la orienta kaj okcidenta galerioj vidighas grandegaj freskoj. Tiu
en la okcidenta galerio montras naskighon, malfelichon, militan
ekspedicion, unuigon de la mongolaj triboj kaj aliajn gravajn aferojn
de Ghingis-Hhano. Temas ankau pri la solena ceremonio de surtronigho
de Ghingis-Hhano. Tie estas montrataj ankau portretoj de liaj gravaj
subuloj ambauflanke de lia statuo, kvazau ili diskutus pri milita
afero. La freskoj montras ankau, ke post kiam Ghingis-Hhano surtronighis,
malaperis la malakordoj de diversaj triboj de la mongoloj, plifortighis
ilia ekonomiaj rilatoj kaj pacighis la nomada vivo.
Arkitekturo
|