"La
historio de Han-dinastio" estas unu el la 24 volumoj
de granda kompleto de historiaj libroj, plej frua historiografia
analo konsistanta el diversaj biografiecaj verkoj. Oni prenas
la libron plej tauga materialo por esplori Han-dinastion (206
a.K - 25 p.K). Unu el la 4 verkintoj estis Ban Zhao. Shi estis
ne nur granda historiistino, sed ankau la unua historiografino
kaj unua edukistino de Chinio.
Plej
frua historiografia analo de Chinio
"La historio de Han-dinastio" konsistas el 800 mil
ideogramoj. La libro registris la historion de 230 jaroj de
la Okcidenta Han-dinastio. La libro entenas artikolojn pri
imperiestroj, dukoj, aristokratoj, imperiestraj parencoj,
korteganoj, famuloj, astronomio, geografio, chartoj, ekonomio,
kulturo k.a.
La
libro estis verkita de Ban Biao, Ban Gu, Ban Zhao kaj Ma Xu.
Ban Biao estis la patro de Ban Zhao kaj Ban Gu -- shia frato.
La familio Ban vivis dum multaj generacioj en Anling de Fufeng
(nordoriente de la nuna Xianyang de Shaanxi-provinco). Ban
Biao (3-54) estis fama historiisto. Li kolektis multajn materialojn
de la pasinta tempo kaj verkis 65 artikolojn. Li fundamentis
la strukturon de la libro kaj donis richajn krudajn materialojn
kaj orientighon al la postaj historiografoj. Kiam li forpasis,
lia filo Ban Gu (32-92) daurigis lian laboron. Li estis la
chefa verkinto de la libro. Poste li estis kalumniita kaj
mortis en karcero. Sed la libro ne estis finita, kaj lia fratino
Ban Zhao (49-120) prenis sur sin la pezan taskon kaj kompletigis
la libron.
La
familio Ban estis multe influita de konfuceanismo, tial "La
historio de Han-dinastio" notis ne nur la historiajn
faktojn, sed ankau la ortodoksan ideologion de konfuceanismo.
Post tio konfuceanismo estis disvastigita kiel fundamenta
eduka maniero kaj farighis kriterio por jughi aferojn en la
china historio. En la libro ili prikantis nacian heroon, malkashis
fiajhojn en la kortego kaj barbarajn kaj kruelajn farojn de
imperiestraj parencoj. Krome en la libro oni povas legi prodigemon,
luksemon, kajholadon k.s.
Chiu
artikolo en la libro havas freshan temon kaj detalan priskribadon,
tial la personoj kaj intrigoj estis vivece kaj figure notitaj,
kaj la libro havas ankau altan pozicion en la china literatura
historio. La libro, kompletigita, estas la fundamenta materialo
por esplori la historion de la Okcidenta Han-dinastio.
La
unua china historiistino Ban Zhao
Ban Zhao devenis de erudiciula familio kaj ricevis rigoran
edukadon. En juneco shi helpis la patron kaj fraton en kolektado
de materialoj.
La
sagha kaj lernema Ban Zhao legis multajn klasikajhojn kaj
historiajn librojn kaj havis grandan talenton en verkado.
Shi havis 2 infanojn kaj la edzo forpasis tre frue. Shia familio
estis richa, tial shi ne bezonis zorgi pri vivtenado kaj povis
komplete sin dedichi al verkado kaj esplorado de historio.
Shi estis vastanima, modesta, diskreta kaj kunlaborema. Shi
serioze korektadis la artikolojn en kunlaboro kun Ma Xu kaj
fine plenumis la kompiladon de la libro.
La
verkintoj de "La historio de Han-dinastio" aplikis
klasikan lingvon kaj tiutempe oni ne povis facile kompreni.
Tial la kortego elektis 10 erudiciulojn, ke Ban Zhao instruu
ilin. Tio ja estis maloftega afero, ke tiom multe da eruditaj
viroj prenis virinon instruistino. En la antikva Chinio la
socia pozicio de virinoj estis tre malalta kompare kun tiu
de la viroj. Sed Ban Zhao ricevis grandan respekton de tiel
multaj erudiciaj viroj pro sia granda sukceso.
"Historia
Kroniko" kaj Sima Qian
|