Yinchuan,
chefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono en la nordokcidento
de Chinio, situas oriente de Helan-montaro. 30 kilometrojn for de
la urbocentro estas vasta tereno, sur kiu staras ruinoj de konstruajhoj
en diversaj grandecoj el ramita tero. Ili estas regnestraj tomboj,
unikaj postrestajhoj de la Okcidenta Xia-regno, kiu abrupte malaperis
antau 800 jaroj.
La
Okcidenta Xia-regno estis potenca kun vasta teritorio kaj brila
nacia kulturo. Itala vojaghisto Marko Polo laudis en sia vojaghnoto,
ke la shtofo el kamela haro de la regno "estas la plej bela
en la mondo".
Arkeologia
esplorado montris, ke en 1038 Li Yuanhao de Dangxiang-nacio en la
norda Chinio fondis la Grandan Xia-regnon sur la bazo fondita de
la patro. Li prenis Yinchuan kiel chefurbon. La regno situis okcidente
de la Flava Rivero, kaj oni nomis ghin Okcidenta Xia-regno, kiu
dauris 189 jarojn kun pli ol 10 monarkoj.
Sed
poste la nacio kaj ghiaj kulturo kaj konstruajhoj abrupte forvaporighis
shajne en unu nokto. Estas noto, ke Dangxiang-nacianoj sesfoje venkis
atakon de Ghengis Hhano, kiu ne sukcesis konkeri la Okcidentan Xia-regnon
en sia vivo. Li testamentis, ke oni nepre pereigu ghin. Poste mongolaj
trupoj trompe kapitulacigis la edzinon de ghia regnestro kaj mortigis
la familianojn de la regnestro. Mongolaj trupoj faris senhomecan
masakron al Dangxiang-nacianoj, detruis la palacojn, mauzoleojn
kaj grandkvantajn materialojn.
De
tiam oni ligis la Okcidentan Xia-regnon kun mistero kaj enigmo,
char en la mondo ne ekzistas oficiale kompilitaj analoj pri la regno.
Ningxia
estis la centra parto de la regno kaj tie trovighas kompare multaj
restajhoj de ghi. La plej gravaj el ili estas la tomboj de regnestroj.
Chiuj tomboj rigardas al sudo kaj kovras areon de dekmiloj da kvadrataj
metroj. Nun tie oni vidas nur teramason de la tomboj. Chirkaue de
la tomboj oni ankorau povas trovi rompajhoj de glazuritajn tegolojn
kaj grizaj brikoj.
Arkeologia
prifosado de la regnestraj tomboj komencighis antau 30 jaroj. Antau
tio la tomboj jam estis prishtelitaj. La areo de la tombejo longas
10 kilometrojn de sudo al nordo kaj larghas 5 kilometrojn de oriento
al okcidento. En la areo estas 9 tomboj de regnestroj kaj 208 akompanaj
tomboj (oni enterigis vivaj korteganojn kaj servistinojn, por ke
ili akompanu la mortintajn regestrojn en la transa mondo). En septembro
de 2000 oni faris la plej grandan prifosadon al la tombo n-ro 3,
priserchis 32 mil kvadratajn metrojn kaj trovis grandan nombron
da pecoj de konstruajhoj kaj valoraj kulturaj objektoj. Krome oni
multe sukcesis en aliaj flankoj de la arkeologia esplorado:
Arkeologoj
opiniis, ke la tombo n-ro 3 estas la plej granda kaj malplej multe
detruita. Ghi estas tombo de Li Yuanhao, fondinto de la Okcidenta
Xia-regno.
Oni
trovis grandan nombron da delikataj artajhoj, ekzemple shtonaj bestoj,
shtona statuo de oficisto tibet-naciana, la plej granda ore tegita
bronza bovo.
Oni
trovis 3 mil shtonajn steleojn kun 5800 strangaj ideogramoj, kiuj
estis kreitaj lau rigora metodo kaj uzataj de 3-5 milionoj da homoj
dum 200 jaroj.
La
china registaro tre zorgis pri la arkeologia esplorado de la antikvaj
tomboj kaj asignis 20 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan
dolaron) por protektado de la tomboj. Oni jam shirmis la tombojn
per viskoza substanco.
Pli
kaj pli multaj arkeologoj venadas al la loko por esplori la misteran
regnon. La malaperinta regno fine reaperos el post vualo.
Regno
forgesita de historio
|