Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Por solvi la enigmon de bakado de argilaj figuroj en la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio

de LIU YINGNAN

    Kie estis la bakujoj por fari la argilajn figurojn de la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj kie oni akiris la argilon? Tiu problemo longe implikis chinajn arkeologojn. Antaue oni atentis nur esploron pri la bakaj metodoj kaj artaj trajtoj de la figuroj, sed preteratentis sidejon de la bakujoj kaj produktejon de la materialoj.

    Antau 3 jaroj chinaj sciencistoj esploris specimenojn che la mauzoleo per instrumenta neutrona aktiveca analizo (INAA), avangarda metodo uzata internacie, kaj konkludis, ke la argilaj figuroj estis bakitaj el argilo, akirita en loko tute proksime al la mauzoleo kaj ankau la bakujoj trovighis tre proksime.

La figuroj estis bakitaj el argilo, akirita proksime de la mauzoleo

    Helpate de la China Shtata Fonduso de Naturaj Sciencoj kaj Laboratorio de Nukleaj Teknologioj sub la China Akademio de Sciencoj, specialista grupo el la Muzeo de la Argilaj Figuroj de la Mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, Instituto de Altenergia Fiziko sub la China Akademio de Sciencoj kaj Instituto de Fizika Inghenierio sub la Zhengzhou-a Universitato komencis serchi en 1999 la lokon, kie oni akiris la argilon por fari la figurojn. Unue ili serchis la tertavolon chefe per analizo de la mikroelementoj, kiuj povas montri la trajtojn de la produktejo de la argilo. Ili elektis 105 specimenojn el la loko norde de Lishan-monto, sude de Weihe-rivero kaj proksime je 10 km for de la mauzoleo. El la 105 specimenoj 83 estis tiuj de la argilaj figuroj, 20 prenitaj el la argilo de malsamaj profundoj oriente, norde kaj okcidente de la mauzoleo, kaj 2 el Yaozhou, je 70 km for de la mauzoleo, kie produktighas porcelanajhoj. La specimenoj estis fositaj el la loko maksimume 10 metrojn sub la tersurfaco. Fakuloj faris studon pri la specimenoj per INAA, ekzamenis 32 elementojn de chiu specimeno kaj precipe lantanon, lutecion, kobalton kaj aliajn 25 mikroelementojn, kiuj ne estas influataj de la bakado. Kaj post tio per alia analizo faris datenan traktadon de chiuj tiuj specimenoj kaj esploris iliajn interrilatojn. Tio estas kompara analizo, ofte uzata internacie. Tiu metodo estas preciza, tauga por fondi nocion, malkovri regulojn kaj establi modelon. Post esplorado ili trovis, ke la argilo, el kiu oni faris la figurojn, estas simila al la nigra argilo proksime de la mauzoleo, sed diferenca de la tiea loeso kaj tute malsimila al la argilo de Yaozhou. Ghuste pro chio chi ili konfirmis, ke oni bakis la argilajn figurojn en la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio ghuste el la argilo proksime de la mauzoleo mem. Fakuloj de la China Scienc-teknologia Universitato faris profundan analizon per alia metodo kaj venis al la sama konkludo. Nun tiu analizo jam legighas en la revuo Chinaj Sciencoj n-ro 10, 2002.

Influo de la scienca konjekto

    La argilo, el kiu oni faris la figurojn por la mauzoleo, estis fosita el Zaoyuan-vilagho je 9.5 km sudokcidente de la mauzoleo kaj Gaoxing-vilagho je 5.5 km oriente de la mauzoleo, au el aliaj lokoj, kie la tero similis al la nigra tertavolo. El tio oni konjektis, ke la bakujoj, kie oni faris la argilajn figurojn, situis proksime de la loko, de kie oni prenis la argilon. Ili probable estis en la loko je malpli ol 10 km for de la mauzoleo. Krom tio oni bakis la argilajn militistojn kaj chevalojn por la kavoj n-ro 1 kaj n-ro 2 en multaj bakujoj, dum oni bakis tiujn por la kavo n-ro 3 en malpli multaj bakujoj, kiuj tamen trovighis pli koncentre. Tiu eltrovo havas gravan arkeologian kaj sciencan valoron kaj grandan influon, dank' al tio oni faris gravan pashon por solvi la enigmon de bakado de la argilaj figuroj de la mauzoleo.

Rilata artikolo:
Mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio