La
mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio situas en Lintong-gubernio
de Shaanxi-provinco. Ghi estas la unua imperiestra mauzoleo en la
historio de Chinio. Lau la libro "Historiaj Notoj", la
Unua Imperiestro de Qin-dinastio komencis tuj post la surtronigho
konstrui sian mauzoleon sub Lishan-monto. Post unuigo de Chinio
en la 221-a jaro a. K. li pligrandigis la skalon de la konstruado.
Li venigis 700 mil homojn kaj tiuj laboradis 38 jarojn. En 1987
la mauzoleo kaj ghia terakota falango el militistoj kaj chevaloj
estis enlistigitaj de la Komisiono de la Mondaj Heredajhoj de Unesko
kiel monda kultura heredajho.
La
mauzoleo el ramita tero havas kvadratan bazon kaj similas al renvensita
funelo. Ghi altas 76 metrojn. Ghiaj lateroj orienta kaj okcidenta
longas 350 metrojn kaj la suda kaj norda -- 345 metrojn. Subtere
en la mezo de la mauzoleo estas loko por cherko de la imperiestro.
En la areo de 56.25 kvadrataj kilometroj chirkau la mauzoleo dislokighas
pli ol 400 kavoj de oferajhoj. En tiuj kavoj estas bronzaj charoj,
chevaloj kaj kuriozaj bestoj. Jam pli ol 50 mil objektoj estis elfositaj
en la pasinteco. En 1980 oni elfosis du grandajn kolorigitajn bronzajn
charojn, plej grandajn, plej luksajn, plej versimilajn kaj plej
kompletajn en la arkeologia historio de Chinio. Chiu el la du charoj
konsistas el pli ol 3000 pecoj, kaj pli ol 1000 estas oraj kaj arghentaj.
La
kavoj de terakotaj militistoj kaj chevaloj situas 1.5 kilometrojn
oriente de la mauzoleo. Unu el ili hazarde trovis kamparano en 1974,
kiam li estis fosanta puton. La tri kavoj lokighas en triangula
formo kaj areas pli ol 20 mil kvadratajn metrojn. Oni antaukalkulis,
ke pli ol 8000 terakotaj militistoj kaj chevaloj estos elfositaj.
La kavo n-ro 1 longas de oriento al okcidento 230 metrojn kaj larghas
de sudo al nordo 62 metrojn kaj areas 14260 kvadratajn metrojn.
En la kavo konservighas 6000 terakotaj militistoj kaj chevaloj en
grandeco de veraj homoj kaj chevaloj. Ghis nun oni elfosis 1000
terakotajn militistojn, 8 militcharojn kaj 32 chevalojn. La kavo
n-ro 2 situas nordoriente de la kavo n-ro 1 kaj la surfaco havas
la formon de L. Ghi longas de oriento al okcidento 124 metrojn kaj
larghas 98 metrojn de sudo al nordo kaj areas ch. 6000 metrojn.
En tiu kavo konservighas 1300 terakotaj militistoj kaj chevaloj
kaj 89 militcharoj. Tio estas kurba formacio konsistanta el infanterianoj,
kavalerianoj kaj militcharoj. Ghi estis pli komplika ol la kavo
n-ro 1, la enhavo pli richa kaj la historiaj restajhoj pli delikataj.
La kavo n-ro 3 situas nordokcidente de la unua kavo. Ghia surfaco
havas la formon de U kaj areas 376.64 kvadratajn metrojn. En la
kavo estis 68 terakotaj militistoj, 1 militcharo kaj 4 terakotaj
chevaloj. Ghi estis la komandejo de la la tuta armeo sub la tero.
Unuvorte, la tri kavoj konsistigis la kompletan armeon. La kavo
n-ro 1 estis la dekstra korpuso, la kavo n-ro 2 estis la komandejo
por la tri korpusoj. Tio estis la miniaturo de la armeo de Qin-regno
kaj havas gravan valoron por scienca esplorado de la milita historio
de Chinio.
|