Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Jinsha-ruino

    Jinsha-ruino estas en Chengdu de sudokcidenta Chinio. Ghi dormis subtere 3 mil jarojn kaj estis eltrovita nur antau nelonge. Fakuloj opinias, ke tio estas alia grava arkeologia eltrovo post Sanxingdui-ruino en Sichuan-provinco. La prifosado de Jinsha-ruino havas gravan signifon por studo pri la historio kaj kulturo de la antikva Shu-regno de Chinio.

    La ruino estis eltrovita, kiam oni konstruis straton che Shufeng-ghardeno. En ghi oni trovis milon da valoraj historiaj objektoj, inkl. de ch. 700 orajhoj, jadajhoj, bronzajhoj, shtonajhoj kaj eburajhoj, el kiuj la eburajhoj pezas proksimume unu tunon. Krom tio estas ankau granda kvanto da ceramikajhoj. La historiaj objektoj plejparte estis faritaj en la malfrua periodo de Shang-dinastio (17-a jc. -- 11-a jc. a.K.) kaj frua periodo de la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jc. --771 a.K.) kaj nur malgranda parto estis farita en la periodo de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.).

    Inter la elterigitaj orajhoj estas maskoj, zonoj, trumpetformaj kaj rondaj ornamajhoj. Lau formo la oraj maskoj tre similas al la bronzaj maskoj elterigitaj en Sanxingdui, dum la aliaj estas originalaj en Jinsha. La jadajhoj estas multspecaj kaj delikataj, el kiuj la plej granda estas cong (jada kvadrato kun ronda truo interne) smeralda kaj delikata kun tre maldikaj gravuritaj strekoj kaj homaj figuroj. Oni rigardas ghin nacia trezoro. La elterigitaj 400 bronzajhoj chefe estas malgrandaj, kiaj staraj statuoj kaj longtenilaj glavoj, el kiuj la statuoj similas al tiuj eltrovitaj en Sanxingdui. Oni eltrovis ankau 170 shtonajn objektojn, kiaj tiuj en formoj de homo, tigro kaj testudo. Ili estas la plej antikvaj kaj delikataj shtonajhoj eltrovitaj en Sichuan. Inter ili estas genustara homfiguro, versimila al la sklavo au militkaptito. Tio montras, ke siatempe la regno Shu estis kompare potenca.

    Lau stilo la elterigitaj historiaj objektoj similas al tiuj de Sanxingdui tamen kun ia diferenco. Tio montras, ke Jinsha havas intiman rilaton kun Sanxingdui. Jinsha eble estas ruino de kultado, tamen estas ankau ebleco, ke ghi estas ruino de metiejo, char tie oni eltrovis multe da duonfaritaj jadajhoj kaj shtonajhoj kaj krudmaterialoj. Lau la amaso da valoraj elterigitaj objektoj kaj proksimaj konstruoj oni supozis, ke la ruino kredeble estis politika kaj kultura centro de la regiono Chengdu en la Okcidenta Zhou-dinastio. La jadajhoj montras, ke Jinsha-kulturo ne estas izolita, ghi havas striktan rilaton kun la kulturo de la basenoj de la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero. Tio montras ankau, ke la china kulturo estas harmonia tuto.

Rilata artikolo:
Grava arkeologia eltrovo en Sichuan