La
ruino Sanxingdui, unu el la 10 grandaj arkeologiaj eltrovoj de Chinio
en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kovras 12 kvadratajn kilometrojn
kaj estas la plej vasta, plej longedaura kaj plej enhavoricha kultura
ruino de la antikva Shu-regno (la nuna Sichuan-provinco). En januaro
de 1988 ghi estis enlistigita kiel shtatnivela protektata historia
restajho.
Oni
malkovris la ruinon tute hazarde, sed la prifosado kaj esplorado
dauris dekojn da jaroj. La ruino enhavas richajn antikvan kulturon,
ruinojn de antikva urbo, antikva regno kaj estas rigardata kiel
unu el la dek grandaj arkeologiaj eltrovoj de Chinio en la 80-aj
jaroj de la pasinta jarcento kaj honorita kiel la "naua miraklo
de la mondo". Parto de la antikvajhoj estis eksponataj en Svedio,
Germanio, Britio, Francio, Japanio, Usono kaj la china provinco
Taiwan.
Prifosado
de la ruino Sanxingdui
|