Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


59 historiaj objektoj elterigitaj en
Leifeng-pagodo de Chinio

    En la lastaj tagoj, el nur unu-kubmetra subtera palaco de Leifeng-pagodo oni elfosis entute 59 historiajn objektojn, inkluzive bronzan budhostatuon kun piedestalo en lotusa formo, lignajhojn, jadajhojn, silkajhojn, kapornamojn, ledajhojn, antikvajn monerojn kaj feran keston eble kun relikvo de Budho.