Leifeng-pagodo,
che la Okcidenta Lago de Hangzhou, Zhejiang-provinco, alinome Huangfei-pagodo
kaj Xiguan-pagodo, estis konstruita en la jaro 975, kiam s-ino Huang
naskis bebon por sia edzo Qian Chu, la regho de la Regno Wuyue.
Por celebri tion li starigis tiun 7-etaghan pagodon kun altlevitaj
tegmentrandoj. En la dinastioj Norda Song kaj Qing ghi dufoje difektighis
dum militoj. Che sunsubiro ghia charma figuro, kunfandighanta kun
montoj chirkauaj, kaj la Okcidenta Lago formis belan bildon - Leifeng
che sunsubiro, unu el la dek belaj pejzaghoj de la Okcidenta Lago.
En
lasta periodo de Qing-dinastio disvastighis onidiro, ke la brikoj
de la pagodo povas forpeli chian malbonon, tial pli kaj pli da homoj
shtelis la brikojn. En la 25-a de septembro 1924, la pagodo disfalis.
Nun restas nur ghia ruino. En la "Rakonto
pri Blanka Serpento-virino" bonzo Fahai
premis la belan Blankan Serpento-virinon sub la pagodo.
|