Lau informoj
de la China Akademio de Sciencoj kaj China Shtata Buroo de Historiaj
Objektoj, nano-materialoj produktitaj de la nano-materiala laboratorio
de la Nordokcidenta Universitato sub la China Akademio de Sciencoj
estos uzataj por protekto de la terakota legio de Qin-dinastio en
Shaanxi-provinco kontrau atako de shimoj.
Tio estas
nova teknologio post naskigho de informadiko kaj genologia inghenierio.
Per tiu teknologio oni povas manipuli apartajn atomojn kaj molekulojn
por krei novajn materialojn kun apartaj funkcioj en la kampo de
miliardono da metro (t.e. unu nano). Zu Yong, estro de la Nanomateriala
Instituto de la Nordokcidenta Universitato, diris: "Ni trovis
en la esploro, ke oni povas fari travideblan gluon el nove faritaj
nanomaterialoj, kombinante solon kaj ghelon, kaj per ghi shmiri
la historiajn objektojn, tiel estighos neorganika membrano, kiu
komplete izolos la historiajn objektojn de la ekstera medio. Tio
tre utilas al la longatempa protektado de la objektoj."
La terakota
legio de Qin-dinastio elterigita en 1974 estas unu el la gravaj
arkeologiaj malkovroj de la mondo en la 20-a jc. Char la taugaj
humideco kaj temperaturo en la kavoj estas utilaj al la shimoj,
tial la argilaj figuroj kun brilaj koloroj che la elterigho jam
senkolorighis pro shanghigho de la medio kaj atako de la shimoj.
La arkeologia prifosado montris, ke en la mauzoleo estas 8000 argilaj
figuroj, el kiuj nur 1000 elterighis. La eksponataj figuroj estas
plejparte makulaj kaj grizaj, rigardate de malproksime. Shimoj jam
farighis "kancerigaj" por la tieaj argilaj figuroj. Oni
trovis pli ol 40 specojn da shimoj sur la tiuj figuroj.
Fakuloj diris:
"Nano-materialoj, kiuj asimilas ultraviolajn radiojn, povas
preventi atakon de shimoj, senkolorighon kaj putrighon de objektoj."
Ili estas utilaj ankau por malpliigi la malutilajn gasojn en la
aero. Oni diris, ke tiu neorganika membrano el nano-materialoj estas
utila por protekti ne nur argilajn objektojn, sed ankau silkajhojn
kaj paperajn objektojn.
S-ro Wu
Yongqi, direktoro de la Muzeo de la Terakota Legio de Qin-dinastio,
diris, ke por chinaj arkeologoj estas grava problemo bone protekti
la terakotan legion de Qin-dinastio. En la pasintaj pli ol 20 jaroj
chinaj arkeologoj atingis grandan sukceson en prifosadode argilaj
figuroj, tamen malmulte sukcesis en la laboro kontrau la shimoj.
Li diris ankau: "Utiligo de la nova teknologio estas utila
por realigi la deziron de la chinaj arkeologoj longatempe konservi
la belajn kolorojn de la figuroj de la terakota legio de Qin-dinastio."
Rilataj
artikoloj:
"Argilaj
militistoj kaj chevaloj: Gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio"
el la artikolo "Historiaj signoj"
|