Norde
de Lishan-monto en Lintong, Shaanxi-provinco, imponas la Mauzoleo
de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a. K.). La mondfamaj
argilaj militistoj kaj chevaloj trovighas norde de la vojo al la
orienta pordego de la mauzoleo.
En marto 1974, kiam loka kamparano fosis
puton, li trovis rompitajn argilajn homajn kapojn, korpojn kaj manojn
en grandeco de tiuj de veraj homoj. Do, ekis la prifosado de la
"Oka Miraklo de la Mondo". Nun jam finighis
la reordigado de la kavoj n-roj 1, 2 kaj 3 kun argilaj militistoj
kaj chevaloj, kaj dauras la ghenerala prifosado.
La argilaj militistoj kaj chevaloj distingighas
per siaj grandeco, multeco kaj vereco. Ili, ege versimilaj, estas
tiel grandaj kiel veraj homoj kaj chevaloj. En unu kavo trovighas
argilaj militistoj kaj chevaloj, kiuj formas grandan formacion.
Post esploro oni konstatis, ke en la kavo estas 8 mil argilaj militistoj,
600 argilaj chevaloj, 125 lignaj charoj kaj pli ol 39 mil diversaj
bronzaj armiloj. En la kavo de kunentombigitajhoj okcidente de la
mauzoleo trovighas du bronzaj chevalcharoj. Fakuloj diris, ke la
argilaj militistoj kaj chevaloj antaue estis koloraj. En 1999, dank'
al la avangarda tekniko, arkeologoj finfine sukcesis konservi la
kolorojn de la argilaj militistoj kaj chevaloj, ke ili bunte reaperis
en la mondo kun sia origina aspekto.
La
ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang:
arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo:
prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling:
grandioza subtera palaco
Mancheng:
jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia
tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu:
antikva riz-kultura vilagho
Gamo-sonorilaro:
atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo:
fingra restajho de Shakjamunio
Revenu
|