Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Bestoj

 

 


La blanknaghila delfeno Qiqi

de ZHANG SHUANG

    Blanknaghila delfeno vivas en la meza kaj malsupra partoj de Yangzi-rivero. Ghi estas la speco kun plej malmulta nombro el la kvar specoj de delfenoj vivantaj en sensala akvo. Ghi estas la unuaklasa protektenda animalo de Chinio. En 1986 ghi estis enskribita de la Internacia Unio por Konservo de Naturo kaj Naturaj Richfontoj en la liston de la dua grupo da plej baldau pereontaj animaloj de la mondo.

    Same kiel baleno, blanknaghila delfeno povas elsendi ultrasonan ondon kaj havas la organon por lokalizi la resonon. Ghia spindelforma korpo longas 1.5-2.5 metrojn kaj ghia muzelo longas 30 cm. Ghi havas multe da dentoj kaj manghas ekskluzive fishojn vivantajn en sensala akvo. Ghia kapo estas ronda, ghia kolo mallonga. Ghi havas naghilon sur la blugriza dorso. Ghia ventro estas blanka kaj ankau ghia naghilo estas blanka.
La medio de la blanknaghilaj delfenoj estis serioze detruita, kaj nun en Yangzi-rivero vivas malpli ol 100 blanknaghilaj delfenoj. Sen efika protektado ili pereos en 10 jaroj.

24-jara Qiqi

     La 24-jara Qiqi estas la unika vivanta kaptita blanknaghila delfeno. Ghi vivas en akvario en la Esplora Instituto de Akvaj Vivajhoj sub la China Akademio de Sciencoj instalita en Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco en la mezo de Chinio. Tie oni povas vidi la amindan delfenon. Ghi naghas en akvo en diversaj pozoj kaj elakvighas post 20 sekundoj por spiri. Terurite, ghi kashighas sub akvo por kelkaj minutoj.

    En la pasintaj pli ol 20 jaroj esplorantoj de akvaj vivajhoj faris profundan esploradon pri la bredado, konduto, sango, bioakustiko, genera biologio kaj diagnozo kaj prevento de malsano rilate Qiqi. Ili multe rikoltis kaj daure faras senlacan penadon por la savado de la pereonta speco de animalo.

Zorgema kuracado

     Antau pli ol 20 jaroj sciencistoj savis Qiqi el la mano de fishistoj. Kiam la fishistoj kaptis ghin, ghi estis vundita de la hokoj de la fishistoj kaj la vundo estis infektita kaj pusinta. Tiam Qiqi estis en febro de 39 ¡ãC, la spirado estis akuta kaj rapida. Ghi perdis la ekvilibrigan kapablon kaj flosis sur akvo.

    La esplorantoj faris grandan penadon kaj fine resanigis ghin. Ili faris specialan veshtforman bandaghon por shirmi medikamentojn kontrau solvigho. Krome ili uzis por ghi medikamenton baiyao, originalan por Yunnan-provinco. Dank' al tiu medikamento Qiqi rapide resanighis.

    Qiqi shatis manghi diversajn karpojn kaj englutis ilin tutaj. Ghia digestado estas tre bona, ke en ghia fekajho oni ne trovis fishostojn. La esplorantoj faris malgrandan tranchon sur la ventro de Qiqi kaj enshovis vitaminojn C, E, kompleksan vitaminon B kaj abelan gelatenon. Post 4 monatoj Qiqi tute resanighis, sed sur ghiaj kolo kaj dorso restis klara cikatro.

    Qiqi kreskis rapide. En la unua jaro ghi plipezighis je 22.5 kilogramoj kaj en la sekvanta jaro je 13.5.

    En la internacia konferenco de la komisiono pri balenokaptado okazigita en Britio en 1982 chinaj sciencistoj prezentis 3-foje la filmon pri kuracado de Qiqi kaj oni alte taksis la sukceson de la chinaj sciencistoj.

Serchi kompanon por Qiqi

     En 1986 Qiqi havis 8 jarojn. Chiutage ghi manghis 8 kilogramojn da vivaj fishoj kaj ghia korpo jam longis 2.05 metrojn kaj pezis 125 kilogramojn. De tiam malrapide kreskis Qiqi. Tio markis, ke ghi jam maturighis kaj bezonis parighon.

    En marto de 1986 la esplora instituto de akvaj vivajhoj faris unuafojan kaptadon de blanknaghila delfeno. Oni kaptis 2 delfenojn. Unu el ili estis femala, longa je 1.55 metroj kaj peza je 54 kilogramoj. Oni nomis ghin Zhenzhen. La alia estis maskla kaj oni nomis ghin Lianlian. Post 75 tagoj Lianlian mortis de malsanoj de pulmo kaj hepato. Zhenzhen kutimighis al bredado kaj kreskis bone.

    Qiqi kaj Zhenzhen estis bredataj en respektivaj cisternoj interligitaj per pasejo kun largho kaj profundo de po 1 metro. Sed Zhenzhen mortis pro pulmito en septembro de 1988. Oni plurfoje penis por trovi kompanon por Qiqi, sed ne sukcesis. Malmultaj el la maturaj femalaj povas gravedighi kaj oni kalkulis, ke chiujare nur 5 delfenoj el la chirkau 100 delfenoj vivantaj en Yangzi-rivero povas gravedighi, tial oni ne povis trovi konvenan kunulon por Qiqi.

Plano de protektado

     Esplorantoj de la instituto de akvaj vivajhoj faras eksterdoman enketadon 2-4 fojojn en chiu jaro. Ili ekkonis la dislokighon de la blanknaghilaj delfenoj en Yangzi-rivero, kutimojn kaj regulajhojn en ilia vivo kaj ellaboris serion da rimedoj por protekti blanknaghilajn delfenojn. Antau 20 jaroj, post multaj esploroj kaj diskutoj, en- kaj eksterlandaj fakuloj ellaboris protektan planon el tri artikoloj: 1. Establi subrezervejon che Shishou apud Yangzi-rivero konsidere pri la damagho de la surakva trafikado kaj akva poluo al la blanknaghilaj delfenoj; 2. Establi rezervejon de blanknaghilaj delfenoj de Yangzi-rivero, por ke la esplorantoj povu daurigi observadon kaj protektadon al la blanknaghilaj delfenoj en la meza kaj malsupra partoj de Yangzi-rivero; 3. Rapidigi esploradon pri generado de bredataj blanknaghilaj delfenoj. La Esplora Instituto de Akvaj Vivajhoj sub la China Akademio de Sciencoj estis bone ekipita, sed bedaurinde Qiqi jam estas en maljuneco, tial tiu laboro haltis kaj oni bezonas kapti novan delfenon.

Medikamento baiyao de Yunnan