Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Bestoj

 

 


Blanknaghilaj delfenoj en Yangzi-rivero urghe savendaj

    Lastatempe specialistoj de akvoanimaloj de Chinio avertis, ke oni nun nombras malpli ol 100 blanknaghilajn delfenojn, la unuaklasajn protektatajn bestojn de Chinio. Se oni ankorau ne alprenos specialan rimedon por urgha helpo, la speco pereos en la venontaj 20 jaroj.

Bela animalo

    Blanknaghila delfeno, vivanta en Yangzi-rivero jam 25 milionojn da jaroj, estas unu el la kvin specoj de delfenoj, en plej malgranda nombro. Ghi estas unuaklasa protektata animalo de Chinio kaj unu el la 12 pereontaj animaloj de la mondo. La blanknaghila delfeno estas grizeta kaj havas belan formon de la korpo. Ghi apartenas al balena familio kaj havas senshanghan temperaturon. Ghi spiras per la pulmoj kaj fekundighas en la korpo. Ghi estas mamulo kaj havas evoluintan cerbon saman al tiu de gorilo.

    Blanknaghila delfeno maturighas en la agho de 6 jaroj kaj la femala gravedighas en chiu dua jaro kaj naskas unu au du idojn post 10 monatoj. La femala estas pli granda ol la maskla kaj ghia korpo longas 2.5 m. kaj pezas 170 kg., dum la maskla longas 2.2 m. kaj pezas 125 kg. Blanknaghila delfeno shatas vivi grupe kaj la idoj chiam naghas inter la maturighintaj. Blanknaghila delfeno vivis tiom longe en malklara akvo de la rivero, kaj ghia vidado degeneris. Sed ghi havas bonan audon pro la sonricevilo sur la globforma nazpinto. Pere de sonondoj ghi trovas kaj kaptas manghajhon. Ankau la hauto de delfeno estas neordinara, ke ghi konsistas el du tavoloj, inter kiuj estas multaj tubformaj spongecaj substancoj, kiuj glitas por moderigi la baron de la akvo dum naghado. Kiam la delfeno naghas en ekstrema rapideco, ech torpedo ne povas superi ghin. Sciencistoj diris, ke blanknaghila delfeno valoras ne nur por homa distrado, sed ankau por scienca esplorado rilate bionikon, biologion, arkeologion, militan sciencon kaj multajn aliajn fakojn.

Mizera sorto

    Respondeculo de la esplora bazo de blanknaghila delfeno sub la China Akademio de Sciencoj diris, ke komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento oni nombris chirkau 400 blanknaghilajn delfenojn. Sed en 1986 oni nombris nur 300 en 48 grupoj. En 1990 oni nombris malpli ol 200 kaj en 1994 malpli ol 100. Kiam ghi reduktighas al la nombro nemultigebla, ghi jam venas al pereo. Kalkulante lau la rapideco de malmultigho de la nombro de la blanknaghilaj delfenoj en Yangzi-rivero, la specialistoj avertis, ke en malpli ol 10 jaroj restos nur kelkaj blanknaghilaj delfenoj kaj la speco nesaveble malaperos pro endogamio kaj genodegenero, malgrau ajna klopodo de homoj.

    Oni atribuas la dangheran situacion de blanknaghilaj delfenoj al la homoj. Enketado montris, ke violenta morto de blanknaghilaj delfenoj estis kauzita de shiphelicoj. Kaj la aliaj kauzoj de malmultigho de blanknaghilaj delfenoj estas kontraulegha kaptado, malpurigho de la akvo de Yangzi-rivero, kontraulegha sablofosado ktp.

    La situacio de la blanknaghilaj delfenoj en la naturo estas ege maltrankviliga, kaj ankau la stato de la bredataj delfenoj ne vidigas luman estontecon. Qiqi estis la unika bredata delfeno, kiun oni kaptis en 1980. Ghi mortis en la 14-a de julio de 2002 pro senileco, en la agho de 25 jaroj.

Kriza stato

    Informighinte pri la stato de la blanknaghilaj delfenoj, iuj alilandaj specialistoj antaudiris: "Blanknaghila delfeno estos la unua animala speco, kiu pereos pro la homa aktivado." Blanknaghila delfeno estas unika animala speco en Chinio kaj oni neniam sukcesis en ghia arta reproduktado, kaj krome la speco ne estas konservata en aliaj landoj, kaj damagho pro ghia pereo estos neriparebla.

    Maltrankvilaj sciencistoj multe klopodis por savi la specon kaj elmetis multajn metodojn, ekzemple surloka protektado, arta reproduktado, klonado, aliloka protektado k.s. Pro la pli kaj pli vigla homa aktivado kaj daura malbonigho de la akva medio de Yangzi-rivero, la blanknaghilaj delfenoj jam ne povas vivi kaj generi en Yangzi-rivero. Evidente la metodo de surloka protektado ne efikos.

    Arta reproduktado estas unu el la efikaj metodoj por savi la pereontajn animalajn specojn. Sukcesa arta reproduktado de pando, aligatoro de Yangzi-rivero kaj aliaj raraj animaloj savis ilin el pereo. Sed arta reproduktado de delfenoj estas tre malfacila. En la pasintaj 20 jaroj oni multe klopodis por arta reproduktado de blanknaghila delfeno, sed longa distanco restos por atingi la sukceson.

    Chu oni povos kloni ghin? Kaj specialistoj asertis pesimisme, ke ebleco de sukcesa klonado estas preskau nulo. Por kloni iun specon oni bezonas komplete koni ghin, sed nun oni tre malmulte konis la generadon de la blanknaghila delfeno. Krome nun mankas delfeno-portanto por klonado. Ech se oni sukcesos en klonado, la speco ankorau pereos pro la malapero de varieco de la genoj kaj malaltigho de adaptighemo al la shanghigho de la medio. Tial oni ne povas meti la esperon sur klonadon. Specialistoj montris, ke transloghigo de delfenoj estas la unika kaj lasta praktikebla metodo por savi la blanknaghilajn delfenojn el pereo. Ili proponis kapti laueble pli multajn delfenojn en Yangzi-rivero kaj transloghigi ilin en la rezervejon Tian'ezhou speciale pretigitan por ili proksime de Shishou kaj en la basenon speciale pretigitan por blanknaghilaj delfenoj en la Instituto de Akvoanimaloj de Wuhan sub la China Akademio de Sciencoj. Alia speco de delfeno - rivera delfeno - jam estis sukcese transloghigita kaj reproduktita en Tian'ezhou. El tio oni povas cherpi sperton por transloghigi blanknaghilajn delfenojn. Se oni sukcesos kapti dekkelke da blanknaghilaj delfenoj masklaj kaj femalaj kaj bredos ilin en la rezervejo Tian'ezhou, reproduktigho de blanknaghilaj delfenoj estos espereblaj.

La blanknaghila delfeno Qiqi