Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Bestoj

 

 


Artefarita ensemado al grandaj pandoj

    Grandaj pandoj estas amindaj bestoj, sed malabunde generas. En la pasintaj jaroj la Pando-genera Esplora Bazo klopodis helpi generon de grandaj pandoj per diversaj metodoj, inter kiuj artefarita ensemado al grandaj pandoj estas plej atentata.

    Marto estas seksarda periodo de pandoj. En la Pando-esplora Instituto de Chengdu pandoj Pingping kaj Jiaozi spertis la tutan procezon de artefarita ensemado.

    La virpando Pingping, kiu estis en seksardo, senchese iradis en la stalo. La laborantoj sin preparis por narkoti ghin. Pro ghia troimpulsigho oni devis uzi narkotan pafilon anstatau anestezino. Sekve de pafo ghi estis narkotita.

    Poste la laborantoj elportis la pandon el la stalo kaj metis ghin sur tablon. La spermokolektilo estis enigita en ghian korpon. Per malaltvolta kurento la laborantoj stimulis kaj sukcesis kolekti ghian spermon. La spermokolektado dauris 45 minutojn.

    La esploristoj trovis, ke ankau la 6-jara pandino Jiaozi estis en seksardo. Ghenerale, seksardo de pandino dauras 15-25 tagojn, inter kiuj estas kulminaj 2-4 tagoj. Do la esploristoj decidis fari artefaritan ensemadon al Jiaozi.

    La sekvantan posttagmezon la laborantoj prenis el likvigita azoto en temperaturo de 190¡ãC sub la nulo la spermon, kaj metis ghin en varmetan akvon por "revivigi" la spermatozoojn. Nun Chinio jam posedas la teknikon de konservo de pandaj spermatozooj kaj povas bone konservi la spermatozoojn por cent jaroj.

    Sub mikroskopo la malfridigitaj spermatozooj libere naghis. La laborantoj rapide narkotis la pandinon kaj faris artefaritan ensemadon al ghi, kiu shajne konis la intencon de la laborantoj kaj bone kunlaboris kun ili.

    La laborantoj sukcese injektis la spermon en la pandinon. Kiam la plej vigla spermatozoo kontaktighos kun ovo de Jiaozi, chi tiu farighos patrino.

Rilata materialo:

Grandaj pandoj