Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Bestoj

 

 


Granda pando

    En 1869 David, pastro de Francio, alportis al la Okcidento la informon pri eltrovo de grandaj pandoj en Chinio, kio vekis atenton de la mondo. Kiel valora donaco de la china registaro por aliaj landoj, grandaj pandoj semis amikecon inter diverslandaj popoloj.
    Granda pando estas rara besto en Chinio kaj ermite vivas en profunda valo kaj densa bambuaro che la orienta fino de la Qinghai-Tibeta Altebenajho, okcidenta Chinio. En la pasintaj dekoj da jaroj, pro shanghigho de la natura medio kaj malvastigho de viv-tereno, ekzistas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj en la mondo. Ilian nunan staton oni tre zorgas.

Origino de grandaj pandoj
    La prapatroj de grandaj pandoj estis unuaj karnovoraj pandoj. Ili vivis en varmaj kaj malsekaj arbaroj de Lufeng kaj Yuanmou de Yunnan-provinco antau 1-2 milionoj da jaroj, poste ankau en aliaj lokoj de suda Chinio. Tiam ilia korpo estis duone granda kiel tiu de la nunaj. Poste en meza plejstoceno ili okupis grandan areon de Zhoukoudian de Pekino ghis sudo de Yangzi-rivero en Chinio kaj ech etendighis en Vjetnamion kaj nordan Birmon, sed poste en malfrua meza plejstoceno, pro shanghigho de klimato, disvolvigho de primitiva agrikulturo, kaj pro sia struktura manko kaj malvastigho de sia tereno, ili iom post iom malprosperis. Kaj nun oni trovas ilin nur en Qinling-montaro, Minshan-monto inter Gansu kaj Sichuan-provincoj kaj okcidento de Sichuan-baseno, kies aero okupas 10 mil kvadratajn kilometrojn.

Aspekto de grandaj pandoj
    Grandaj pandoj havas dikan korpon, grandan kaj rondan kapon, fortajn membrojn kaj malgrandan voston. Ili longas je 160-180 cm kaj pezas je 80-125 kilogramoj. Ili aspektas kiel urso, kaj pro tio oni nomas ilin ankau makulharaj ursoj.
    Escepte de la okulrandoj, oreloj, membroj kaj brusto kovritaj de nigraj haroj, chiuj iliaj korpopartoj estas flavetaj kaj blankaj.
    La kruda kaj dika felo de grandaj pandoj abundas je graso kaj iliaj haroj je spongeca varmkonserva substanco, kiu protektas ilin de patogena malsekeco en malseka medio kaj ebligas al ili bone vivi ech en frosta vintro.

Karakteroj de grandaj pandoj
    Grandaj pandoj estas mildaj, solecaj kaj ludemaj, kaj al ili tre plachas akvo.
    Ili ne emas ataki aliajn bestojn kaj homojn. Renkontinte strangan sonon, ili rapide forkuras au kashas sian vizaghon per antauaj piedoj, kio montras iliajn timon kaj koleron. Iam pandino furiozas por protekti sian bebon. Grandaj pandoj estas vegetaranoj kaj manghas nur bambuon.
    Grandaj pandoj estas ermitoj en bambuaro. Ili shatas unuope vagadi kaj ne transloghighi malproksimen. Ili manghas kaj dormas indiferente kiam.
    Pro trinkemo ili vivas che fonto. En frosta vintro ili per antauaj piedoj rompas glacion au forigas gruzojn por preni akvon. Ili estas scivolemaj rigardi sian inversan ombron en akvo.

Genero de grandaj pandoj
    La generopovo de grandaj pandoj estas malforta. Lau statistiko, 78 % de la pandinoj estas nenaskipovaj kaj 90 % de la virpandoj negeneropovaj.
    Dum 13-jara observado chinaj fakuloj trovis, ke en seksarda periodo unu virpando parighas kun pluraj pandinoj kaj ankau pandino estas tia. Pandino nutras siajn idojn kaj bone konas siajn parencojn, kio evitigas endogamion.Virpando ne vivtenas siajn gefilojn, char ghi ne havas konstantan kunulinon. Por eviti endogamion, la junaj pandinoj antau seksarda periodo iras malproksimen por edzinigho. Lau analizo de fingraj hautlinioj de DNA de grandaj pandoj, oni konas la diversecon de ilia genetiko sen endogamio.

Najbaroj de grandaj pandoj
    Grandaj pandoj havas multajn najbarojn, kiaj malgrandaj pandoj, orharaj simioj, antilopoj kun kurbighintaj kornoj kaj cervoj kun vila krono, kies prapatroj vivis antau 1-2 milionoj da jaroj kaj spertis atakadon de glacirivero kaj malbona vetero, tamen eskapis de katastrofo dank' al altaj montoj kaj profundaj valoj en sudokcidenta Chinio. Ili harmonie kunvivas kaj chiu havas sian terenon kaj sufichan manghajhon, ke en la loko formighis stabila fauno.