Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Pri traktado de eluzitaj elektraj aparatoj

Primitiva traktado de la elektrona rubo

de ZUO YAN

     Nun en Chinio, ghenerale dirite, privataj entreprenoj traktas elektronan rubon per simplaj metodoj, kio tre facile kauzas median polucion kaj ekologian difektighon kaj minacas ech la homan sekurecon.

     La traktejo de industria rubo Jinghuan estas unika entrepeno de elektrona rubo de Pekino. Tie laboras nur dekkelkaj laboristoj, kiuj chiujare traktas 150 tunojn da elektrona rubo, kiu konsistigas nur malgrandan parton de la elektrona rubo de Pekino. Ilia laboro estas tre peza, sed la laboristoj enspezas malmulte kaj la traktejo funkcias malfacile.

     Kontraste kun tio, iuj privataj subteraj traktejoj funkcias vigle. Je malalta prezo ili reachetas eluzitajn elektronajn objektojn, riparas ilin, faras suprajhan shanghon kaj revendas ilin je alta prezo. Pro tio okazis plurfoja akcidento pri eksplodo de televidiloj. Ili ankau ekstraktas valoran metalon el la malnovaj elektraj aparatoj per postighintaj metodoj, kio kauzas multe da malutila gaso, malpura akvo kaj skorioj.

     En 1995 en iu urbeto de Guangdong-provinco aperis nova industrio, kiu chiujare dungis pli ol centon da miloj da alilokaj kamparano-laboristoj por trakti la elektronan rubon, kiu plejparte estis kontrabandita el Usono kaj Japanio. Char tiuj metiejoj per tre primitivaj metodoj traktis elektronan rubon kun venenaj kemiajhoj kaj serioze damaghis la ekologian medion, tial la poluajhoj entenataj en la akvo estas mil-oble pli multaj ol en trinkakvo kaj la tieaj loghantoj devigite achetas akvon el aliaj lokoj pli ol 30 kilometrojn fore.

Kiu devas trakti la rubon?
Leghodonado