Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Pri traktado de eluzitaj elektraj aparatoj

Leghodonado

de ZUO YAN

     Antau tiu malfacila situacio fakuloj opinias, ke la shlosila problemo estas doni leghon pri reacheto kaj trakto de la elektrona rubo por difini la respondecantojn en tiu laboro.

     Kantona Jhurnalo informis, ke nun estas ellaborata projekto de la unua legho pri reacheto de la elektrona rubo "Metodoj pri reacheto, utiligo kaj administrado de eluzitaj hejmaj elektraj aparatoj", kiu difinos la respondecan sistemon de la produktantoj kaj ankau tion, ke la podetalaj komercistoj havas devon reacheti la eluzitajn elektronajn produktajhojn kaj redoni ilin al la produktantoj, dum la konsumantoj devas redoni la eluzitajn elektronajn produktajhojn al la komercantoj, tio signifas, ke en Chinio ne estos vakua spaco pri reacheto kaj trakto de la elektrona rubo.

     Samtempe kun tio estas ellaborata la "Anonco pri longeco de tempo de uzado kaj reutiligado de la hejmaj elektraj aparatoj". Lau tiu anonco oni devas observi la principon, t.e. kiu produktas, tiu pagas; kiu profitas, tiu pagas; kaj la produktaj entreprenoj, komercistoj, konsumantoj kaj registaro chiu havas sian devon kaj respondecon pri la elektrona rubo, tamen la detalajhoj nun estas diskutataj.
Konforme la supre menciitajn du regulojn, la "Metodoj pri administrado pri prevento kaj nuligo de la poluo kreata en produktado de la elektraj aparatoj", ellaborita de la Ministerio de Informa Industrio, estis aprobita kaj en ghi estas grava teksto: "Fabrikantoj de la elektraj aparatoj devas garantii, ke de la 1-a de julio, 2003, oni praktiku la metodojn pri redukto de la venenaj kaj malutilaj substancoj kaj de la 1-a de julio, 2006, chiuj vendataj elektraj aparatoj regataj de la shtato ne devas havi plumbon, hidrargon, kadmion, kromon, polimeran bromidan benzenon kaj polimeran bromidan benzenan eteron", dank' al kio radikale nulighos la venena kaj malutila kemia funkcio de la elektrona rubo.

     La chinaj kaj alilandaj fakuloj alte taksas tiujn regulojn kaj leghojn. S-ro Cao Mingyue, estro de la sekcio de la postvenda servo de la china limigita kompanio de Panasonic, diris, ke se Chinio praktikos tiujn regulojn kaj leghojn, ankau Panasonic reachetos la eluzitajn elektronajn produktajhojn. Nun projekti facile reacheteblajn elektronajn produktajhojn kun nur minimuma malutilo jam farighis grava temo esplorata de multaj chinaj kaj translandaj kompanioj.

     Jughate lau la vidpunkto perspektiva, reacheti kaj trakti elektronan rubon estos industrio multe investota en Chinio. Nun krom ellaborado de koncernaj leghoj kaj reguloj Chinio faras ankau multon por perfektigi sian merkatan sistemon, por ke la taugaj kaj kvalifikitaj entreprenoj de diversaj posedantecoj, inkl. de alilandaj entreprenoj, sin okupu pri la merkato de traktado de eluzitaj elektronaj aparatoj.

Primitiva traktado de la elektrona rubo
Kiu devas trakti la rubon?