En
nordokcidento kaj Interna Mongolio de Chinio ofte vidighas tero
dezertighinta pro arbitraj ekspluatado, pashtado kaj arbohakado,
sed en tiuj lokoj, kie estas malpermesita la pashtado, pli ol 40%
de la tero estas kovritaj de herboj kaj arbidoj.
En la montoza regiono de Wuqi-gubernio, Shaanxi-provinco, chie kreskas
abrikotujoj, robinioj kaj aliaj arboj. Tie jen kaj jen vidighas
leporoj kaj fazanoj.
Oni diris kun fiero, ke tio rezultis el malpermeso de la pashtado,
kiu dauris tie jam 4 jarojn. Antau la malpermeso la montodeklivoj
estis kalvaj, char la herboj estis formanghitaj de kaproj, kaj absolute
ne vidighis sovaghaj animaloj. Nun sur la 3.7 mil kvadrartaj kilometroj
da tero de la gubernio revidighas diversaj vegetaloj, kiuj kovras
duonon de la gubernio.
Estis distrikto, kie la stepo serioze dezertighis, kaj atakite de
sabloventoj iuj vilaghoj devigite translokighis. Sed post unu jaro
de la malpermeso de pashtado sur 33 mil hektaroj nature ekkreskis
herboj.
En nordokcidento de Chinio chie, kie oni malpermesas pashtadon unu
jaron, rapide reverdighis la kampoj, kaj la efiko estas nekomparebla
por la homa penado. S-ro Shi Yuanchun, membro de la Chinaj Akademioj
de Sciencoj kaj Inghenierio, rigardas tiun ekologian konstruadon
kiel memriparan konstruon de la ekologio. Li diris: "Por restauri
la ekologian flauron la memripara konstruado de la ekologio estas
akcentinda, char ghi estas pli efika kaj malmultekosta."
Fermi
pordon kaj malfermi fenestrojn
|