La pasht-malpermeso ja estas efika por restauri la ekologion. Sed
kiel solvi la problemon pri produktado kaj chiutaga vivo de la tieaj
kamparanoj kaj pashtistoj? La loka sperto montras, ke la pasht-malpermeso
kvankam fermis la pordon por libera pashtado, tamen malfermis fenestrojn
por richigho de la loghantoj.
Wuqi-gubernio, kiun ni menciis supre, havis kelkmil-jaran historion
de pashtado de kaproj. Koncerne detruon de kaproj al la flauro,
oni diris, ke la busho de la kaproj similas al tondilo kaj la kvar
hufoj al shpatoj. Lau statistiko, post naskigho de la nova Chinio
la gubernio arbarizis entute 300 mil hektarojn da tero, sed nur
2/9 rezervighis, dume la aliaj detruighis de la kaproj.
Antau 4 jaroj, kiam la gubernio Wuqi komencis la pasht-malpermesadon,
tie vivis 270 mil kaproj. En 1998 la loka registaro proponadis metodojn
por ekologia protektado kaj richigo de la loghantoj. Tiujare la
registaro enkondukis bonrasajn malgrandvostajn Han-shafojn kaj en
la sama jaro la antauaj kaproj reduktighis je 200 mil, tamen la
shaf-pashtado ne nur ne regresis, sed male, la nombro de la familioj
de shaf-pashtado kreskis de 18.2% en 1998 al 53% en 2003 kaj la
nombro de malgrandvostaj Han-shafoj nun atingis 90 mil kaj la pokapa
enspezo de la pashtistoj kreskis rapide. Ghuste dank' al la sukcesa
sperto de Wuqi, la provinco Shaanxi, la unua en Chinio, faris decidon
malpermesi pashtadon.
La gubernio Otog Qianqi de Interna Mongolio malfermis la vojon por
protektado de la ekologia medio kaj richigo de la loghantoj per
modela bredado, t.e. prepari sterkon en norma forcejo kaj chiuj
familioj konstruas instalajhojn por norma bredado. Por okupi pli
grandan parton en la merkato, ghi donis grandan atenton al konstruo
de bazaro de brutoproduktajhoj kaj per tiu metodo akcelas la brutobredadon.
Memriparado
de ekologio
|