En
la densa primitiva arbaro de Xishuangbanna de Yunnan-provinco en
la sudokcidenta Chinio kreskas multaj mirindaj vegetaloj.
Multaj
niveloj de flauro. En la subtropika kaj mezvarma zonoj la arbaroj
havas nur 1-3 nivelojn, sed en la tropika pluvarbaro de Xishuangbanna
kreskas pli ol 5 niveloj, kaj en iuj lokoj 8 niveloj. La plej alta
parashoreo altas 88 metrojn kaj estas tre bona materiala ligno.
En la meza nivelo la arboj altas ghenerale 20 metrojn. La malsupran
nivelon konsistigas arbustoj kaj rampuloj en longo de centoj da
metroj. En la baza nivelo kreskas herboj kaj muskoj de tre diversaj
specoj.
Unu
arbo faras arbaron. Proverbo diras, ke "unu arbo arbaron ne
faras, unu fadeno shnuron ne faras". Sed en Xishuangbanna chie
oni povas vidi arbarojn el sola arbo. Banjano havas ne nur dikegan
trunkon, sed ankau 20-30 en-aerajn radikojn, kiuj formas arbaron.
Arbotrunko
floras kaj fruktas. Kutime arboj havas florojn sur branchoj. Sed
artokarpo en Xishuangbanna havas florojn kaj fruktojn sur la chefa
trunko. La granda dolcha kaj bonodora frukto pezas 15 kilogramojn.
Arbeto
strangolas arbegon. Kurtipo kaj iuj aliaj arboj havas multajn en-aerajn
radikojn, kiuj chirkauvolve rampas malsupren lau la trunko de arbego
kaj enradikighas en la tero. Iom post iom la arbego estis strangolita.
Tian arbeton oni nomas "murdisto en arbaro".
Dancanta
herbo. Kodariokaliko, du futojn alta, havas sur sia tigopinto foliolojn,
kiuj tremetas pro sono. Kiam oni kantas au muzikon ludas apud ghi,
la folioloj tremetas samtakte. Oni nomas tiun herbon "dancisto
en vegetala regno".
Vegetalo
manghas animalon. Estas herbo Porkokagho, sur kies foliopinto elkreskas
sako. La sako estas belkolora kaj odoras per agrabla odoro. Tentite,
insekto eniras en la sakon, kaj la sako tuj fermighas, dume sekrecio
de la sako malkomponas la insekton.
Nemortigebla
herbo. Tia herbo havas fingrodikan tigon rektan. Ghi ne havas branchojn
kaj la folioj kreskas rekte sur la tigo. Se oni dispecigas ghin,
ghi rapide rehavas radikon kaj novan tigon.
Plej
venena arbo. En Xishuangbanna kreskas la plej venena arbo antiaro.
Ghi estas altega kaj ghia blanka suko estas terure venena. Lokanoj
shmiras sagopintojn per miksajho de ghia suko kun tabaka suko por
chasado. Trafite, bestoj mortas en palpebruma dauro.
Arbo
kreskanta plej rapide. Tie kreskas arbo nomata ronda floro. Ghi
havas rektan trunkon kaj malmultajn branchojn. Chiujare ghi povas
kreski je 2-3 metroj kaj povas atingi 16-17 metrojn. En la Monda
Forstuma Konferenco en 1972 la cheestantaj forstumaj fakuloj unuvoche
nomis ghin "mirakle rapide kreskanta arbo".
Plej
alta arbo parashoreo. Ghi havas rektan trunkon sen branchoj. Ghi
povas atingi 50-60 metrojn kaj la plej alta estas 88-metra. Ghia
krono similas al ombrelo, kaj la lokanoj nomas ghin ombrel-arbo.
Botanika
ghardeno sur arbo. Oni povas vidi, ke sur multaj arboj, ekzemple
olepalmo, kreskas dekoj au ech pli ol cento da specoj da parazitaj
vegetaloj. Ili havas tre diversajn formojn kaj donas florojn rughajn,
flavajn, blankajn k.a. La parazitaj kreskajhoj formas belan miniaturan
ghardenon sur arbo.
Plej
malpeza arbo. Ghia ligno estas tre malpeza, ke 1 kubmetro da ligno
pezas nur 115 kilogramojn, 1/9 de samkvanta akvo. Ghi estas malpeza
kaj elasta, kaj povas transigi sonon kaj izoli varmon. Ghi estas
multe uzata kiel remburajho en farado de raketo, aviadilo kaj motorboato.
Plej
peza arbo pterokarpo. 1 kubmetro da tia ligno pezas 1150 kilogramojn.
La ligno estas masiva, fajna, bela kaj malmolega, tauga por luksa
meblaro kaj dekorado.
Olea
regho en arbaro - olea kukurbo. Tia frukto estas flav-verdeta kaj
pezas 0.5-1 kilogramon. La karno de frukto estas laktoblanka kaj
en chiu frukto estas 8-12 semoj, kies enteno je oleo estas 71-77%.
Sed la olea palmo, nomata monda olea regho, kies enteno je oleo
estas nur 50%. La oleo de olea kukurbo estas tre delikata, la frukto
manghebla kaj richa je graso kaj proteino.
Mirindaj
vegetaloj
|