Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Malsekejo Zhalong reakiris la aspekton kaj funkcion

    En la 10-a de februaro de 2003 la China Mediprotekta Administracio anoncis, ke la areo de la malsekejo en la rezervejo Zhalong en Heilongjiang-provinco multe vastighis en 2002, kaj statistiko montras, ke la centra parto de la malsekejo jam areas 65 mil hektarojn, kaj reaperis la aspekto kaj funkcio de la malsekejo.

    Zhalong estas la plej vasta shtatnivela rezervejo de Chinio por stilzobirdoj kaj malsekeja ekologio. En la rezervejo dissemighas multaj marchoj plenaj de fragmitoj kaj vivas 6 el 15 specoj da gruoj. Kaj la nombro de sovaghaj rughvertaj gruoj konsistigas sesonon de tiu de la tuta mondo.

    Post inundego en la baseno de la riveroj Songhua kaj Nenjiang en 1998, serioza sekeco dauris plurajn jarojn en la baseno de Ujur-rivero, la chefa fonto de la akvo por la malsekejo Zhalong. Daure malaltighis la akvonivelo en la loko kaj akre malvastighis akvejoj en Zhalong. Krome okazis incendio en oktobro de 2001 kaj aprilo de 2002, kio multe malvastigis la terenon por gruoj.

    Dank' al unujara penado, akvoprovizo por la rezervejo estis garantiata. Malgrau katastrofa sekeco, la malsekejo akiris 350 milionojn da kubmetroj da akvo. Tio multe plibonigis la staton de la rezervejo kaj havigis al la gruoj bonan lokon por vivado kaj generado.

Rilata materialo:
Chu rughvertaj gruoj reflugos en Zhalong?