Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Chu rughvertaj gruoj reflugos en Zhalong?

    La naturparko Zhalong, Heilongjiang-provinco, estas la plej granda shtata ekologia naturparko kun guoj kaj aliaj grandaj akvobirdoj kaj marchaj animaloj kiel la chefaj protektataj animaloj. Fine de augusto, 2001, incendio englutis 14 mil hektarojn da fragmitejoj kaj la tieaj vegetajhoj cindrighis komplete. Feliche, tiam la gruoj migris suden, tial ili ne damaghighis. Kvankam la incendio jam estingighis, tamen la fajrego dezertigis la marchon. Oni nature demandas: "Kio kauzis la incendion? Chu la fragmitoj rekreskos en la venonta jaro? Chu la rughvertaj gruoj reflugos chi tien?"

La incendio kauzighis de homoj

    La naturparko Zhalong areas 210 mil hektarojn. En ghia centra loko vivis siatempe granda nombro da rughvertaj gruoj kaj ghuste tie okazis la incendio. Pli ol 300 rughvertaj gruoj flugis al la naturparkoj de Liaoning, Shandong, Jiangsu kaj aliaj lokoj de Chinio.

    Fakuloj analizis, ke rigardate suprajhe, la rekta kauzo de la incendio estis trosekeco, char en pluraj sinsekvaj jaroj en la marcho serioze mankis akvo kaj de tio la fragmitoj velkis, kaj fajrero kauzis seriozan incendion. Ja estis ankau homaj kauzoj, ekz. interne de la naturparko Zhalong estas shoseo, kiu duigis la marchon, haltigis la akvofluon, kaj krom tio, la senchesaj autoj kurantaj sur la vojo ellasas bruadon kaj grandan kvanton da vostgaso. Ankau tio tre malutilis al la medio. La akvorezervejo che la rivero estis destinita por garantii la marchon per akvo, sed en la trosekecaj jaroj la akvo plejparte estis uzita por industrio kaj terkulturo kaj nur tre malmulte da akvo enfluis en la naturparkon.

Chu revivighos la fragmitoj?

     Fakuloj opinias, ke la fragmitoj havas abundon da radikoj, kiuj plejparte kushas sub la tero je pli ol 30 cm. Ordinara fajro ne kauzas grandan damaghon al la fragmitoj, sed se la fajro estas tre forta kaj brulas tro longe, do ghi detruas la fizikan konsiston de la supra tavolo de la grundo, kio malutilas al revivigho de la fragmitoj. En 2001 la incendio brulis 2 monatojn kaj detruis la radikojn de la fragmitoj, tial reapero de la senlimaj fragmitoj bezonas almenau 3-5 jarojn.

    La plej granda damagho estas, ke la incendio serioze detruis la medion de reproduktigho de rughvertaj gruoj. Oni antauvidis, ke en aprilo kaj majo, kiam la rughvertaj gruoj reflugos de la sudo, ili vidos, ke sur la antaua marcho estas nenia nutrajho, ili do ne haltos chi tie kaj flugos al aliaj lokoj de la naturparko au al Rusio.

Por revigligi la marchon estas bezonataj 400 milionoj da kubmetroj da akvo

    Fakuloj de Heilongjiang-provinco antauvidis, ke por teni la ekologian ekvilibron de la naturparko Zhalong, chiujare oni devas enfluigi en la marchon almenau 400 milionojn da kubmetroj da akvo, kio fakte estas nerealigebla. La plej granda problemo de la naturparko estas manko de akvo kaj la akvorezervejo povas nur kontentigi la bezonon de la centra loko de la naturparko.

    La granda inundo de la riveroj Songhua kaj Nenjiang en 1998 faris grandan utilon al la marcho de Zhalong, tamen en la sekvantaj 3 jaroj la naturparko farighis pli kaj pli soifa. Julie de 2001 la Akvomastruma Ministerio de Chinio ordonis provizi la naturparkon per akvo. La koncernaj departementoj kaj loka registaro de Heilongjiang-provinco provizis la centran lokon de la naturparko per 35 milionoj da kubmetroj da akvo en 40 tagoj. Dank' al tio la marcho etendighis al 0.6 miliono da kvadrataj kilometroj. Oni diris, ke la shtato kaj loka registaro elspezis pli ol 7 milionojn da juanoj por konduki 100 milionojn da kubmetroj da akvo de Nenjiang-rivero en la naturparkon maje de 2002. Se tio realighos, do la marcho dilatighos al 1.5 milionoj da kvadrataj kilometroj, kio nur kvarone solvos la problemon pri akvomanko.

    Kiamaniere oni reaperigos la prosperon de la naturparko, por ke la rughvertaj gruoj reflugu en sian hejmlokon kiel eble plej baldau, tio estas multe atentata de la publiko.

Rilata Artikolo:
Incendio minacas la vivmedion de rughvertaj gruoj

.