En
1992 Chinio alighis al la
Internacia Konvencio de Malsekejoj. Poste
ghi faris multon por protektado kaj rekonstruado. Precipe post la
eksterordinara superakvo okazinta en Chinio en 1998, la china registaro
ellaboris eksplicitan principon por protekti malsekejojn: bremsi
arbohakadon che la riveroj, lagoj kaj akvorezervejoj, malpermesi
polderigon de malsekejoj kaj returni la polderojn en arbarojn.
Chinio
starigis pli ol 160 rezervejojn de malsekejoj, kiuj bone protektas
la naturan ekologian medion, la malsekejajn richfontojn kaj la diversecon
de vivaj estajhoj. Ghi ankau faris multajn fruktodonajn laborojn
por propagando, kulturado de fakuloj, scienca esplorado kaj internacia
intershangho.
Dank'
al la grandskala arboplantado kaj konstruado de rezervejoj de malsekejoj
en la pasintaj jaroj, en la rezervejo de la malsekejo de Hongze-lago
prosperas arboj kaj herboj, kun 200 mil ardeoj kaj 400 mil grizaj
gruoj, cignoj kaj merganasoj.
Super
la vastaj malprofundajhoj de la enfluejo de la Flava Rivero flugas
sennombraj birdoj.
Super
la 26-kilometra parto de la Flava Rivero en Mengjin, Shandong-provinco,
kun chiu jaro multighas birdoj enmigrintaj en la provinc-nivelajn
birdo-rezervejojn. En la jaro 2000 tien venis 36 mil birdoj, kion
la historio ne konis. Inter ili estas rughvertaj gruoj, otidoj,
blankaj gruoj, nigraj cikonioj kaj blankaj cikonioj raraj en la
mondo kaj unuarange protektataj de la shtato. Estas granda ghojo,
ke oni unuafoje trovis tie 56 otidojn. La nombro de tiaj birdoj
en la mondo estas nur kelkcent. Migrantaj birdoj kondukis tien multajn
idojn, kaj la idoj de malgrandaj cignoj, grizaj gruoj kaj aliaj
akvobirdoj duarange protektataj de la shtato konsistigas 40% de
la totala nombro de la birdoj vivantaj tie. Tio montras, ke la ekologia
medio de tiu malsekejo estas kontentiga por tiuj birdoj.
Chinio
intencas starigi nombron da rezervejoj de malsekejoj en nordorienta
kaj nordokcidenta Chinio kaj klopodas por aldoni siajn malsekejojn
al la Internacia Listo de Gravaj Malsekejoj.
|