Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Internacia Tago de Malsekejoj

de ZHAO XI

    En 1971 delegitoj de 18 landoj subskribis la Konvencion de Malsekejoj en Ramsar, Irano, kaj tiel komencighis la internacia kunordiga agado. Ghis nun jam 118 landoj farighis subskribintoj de la konvencio. Chinio alighis al ghi en 1992.

    La konvencio celas bone protekti kaj racie utiligi malsekejojn per la agado kaj kunlaboro de la subskribintaj landoj por efektivigi la dauran ekonomian kaj socian disvolvighon mondskale. Ghi difinis la Internacian Liston de Gravaj Malsekejoj, kaj en tiu trovighas sep en Chinio: Birda Insulo en Qinghai, Poyang-lago en Jiangxi, Dongting-lago en Hunan, Zhalong en Heilongjiang, Xianghai en Jilin, Naturparko Dongzhaigang en Hainan kaj Mipu en Hongkong.

    En 1996 la Konstanta Komitato de la konvencio difinis la 2-an de februaro kiel internacian tagon de malsekejoj, por ke oni bone konu la konvencion kaj la gravecon protekti malsekejojn kaj chiuj registaraj institucioj, popolaj organizoj kaj civitanoj donu atenton al malsekejoj.

    La temo de la internacia tago de malsekejoj de 1997: "Malsekejo estas fonto de vivo".

    La temo de 1998: "Vivo kaj akvo".

    La temo de 1999: "Homaro kaj malsekejoj".

    La temo de 2000: "Festado de nia grava internacia malsekejo".

    La temo de 2001: "Esploro pri malsekeja mondo" .