Sur
la mapo de Chinio estas provinco Qinghai, kie okulfrapas Qinghai-lago,
samkiel giganta safiro inkrustita sur la vasta stepo. Ghi estas la
plej granda salakva lago en Chinio. Qinghai estas unu el la okcidentaj
provincoj de Chinio, kiujn oni plenenergie disvolvas nuntempe.
En la lago kushas
5 malgrandaj insuloj, el kiuj la plej fama estas Haixi, la tiel
nomata insulo de birdoj. En la lastaj jaroj pro mallevigho de la
akvosurfaco la insulo jam ligighis kun la bordo.
Rigardate de
malproksime, la insulo similas al ranido en la akvo en la nordokcidento
de la lago. Ghi estas 500 m. longa, 100 m. largha kun totala areo
de nur 0.27 kvadrata kilometro. Ghia sudoriento estas kompare alta,
10 m. super la lagosurfaco, kvazau ranido kun alte tenata kapo,
dum ghia nordokcidento farighas pli kaj pli mallargha kaj malalta
kaj similas al vosto de ranido. Sur la insulo kreskas graminacaj
kaj legumenacaj plantoj, el kiuj la plej altaj estas nur ch. 60
cm., inter kiuj sporadas floroj ne bone vidataj, char nuboj da birdoj
shirmis ilin.
Laborantoj de
la naturparko de la Insulo de Birdoj ofte chagrenighas pro la amasego
da birdoj kaj iliaj ovoj. Je ajna malatento oni povas surtreti birdan
neston kaj kauzas tumulton: Krias grandaj birdoj, saltas la malgrandaj
kaj la antaua kvieto reaperas nur post longa tempo.
Kio okazas supre?
La forta vento levita de flugantaj birdoj tiklas la homajn vizaghojn
kaj oni facile tushas iliajn flugilojn... Ja audacaj estas la birdoj.
Kiel forte vi pelas ilin, ili restas tute sentimaj. Kion ili timas?
Chi tie ja estas ilia regno. Ili estas mastroj de la loko. Ili flugas
sur la chielo, kuras sur la tero kaj naghas en la akvo. Ili estas
absolutaj regantoj! La blankaj laroj, nigraj kormoranoj, buntaj
sovaghaj anseroj kun makula kapo kaj aliaj birdoj formis imponan
fenomenon.
La tuta plagho
estas kovrita de birdaj ovoj. La blankaj ovoj similas al perlo,
la bluaj al smeraldo, la rughaj al agato kaj sukceno. Tie vidighas
bluetaj ovoj de kormoranoj, delikataj ovoj kun brunaj makuloj de
laroj kaj ankau ovoj de sovaghaj anseroj, chiu ovo pezas pli ol
160 gramojn.
Nelonge post
sia elsheligho, la larido povas naghi, petoli sekvante siajn gepatrojn,
dum la kormoranoj povas starighi nur kiam ilia korpopezo atingas
1500 gramojn. Ech tiam ili iras stumble. La plenkreskintaj kormoranoj
estas grasaj, kurtvostaj kaj nelertaj en longa flugado. Kiam ili
ekflugas de surprizigho, ili tushas la akvosurfacon per sia brusto
kaj postlasas shaumon. La kormoranoj ofte naghas sub akvo longe
kaj tre lerte kaptas fishojn en profundo de la lago. La sovaghaj
anseroj estas multe shatataj de la homoj. Kun belaj plumoj tutkorpe,
ora krono kaj arghenta kolringo ili flugas alte, kviete. Ili neniam
kaptas fishojn kaj manghas ekskluzive freshajn herbojn. La akvobirdoj
kun malsamaj vivkutimoj estas diversformaj kaj okulplachaj. Ili
kantas malsame. Iuj el ili kantas ansere, aliaj anase, kaj triaj
bebe. Alaudoj kantas bele kaj soprane. Kormoranoj kantas che ajna
bagatelo kaj ankau laroj kaj flavaj anasoj imitas ilin. La sovaghaj
anseroj krias malofte, escepte se ili rimarkas dangheron, manghajhojn
kaj .
Nanhaizi
en la suda antauurbo de Pekino estas granda lago kun klara akvo
vualita de nebulo, kie prosperas salikoj kaj kantas birdoj. Ghi
estis paradizo de la elafuroj kaj ankau la loko, kie ili malaperis.
Nun la elmigrintoj revenis al la loko de siaj prapatroj, rapide
kuris kaj malaperis en la densa arbaro. En mallonga tempo ili alkutimighis
al la lokaj medio kaj klimato. Chiutage ili libere serchas manghajhojn,
gaje blekante. Ili farighis sanaj kaj fortaj en la hejmloko.
En
la sekvanta somero la elafuroj eniris en la tempon de seksardo.
Por gajni elafurinon la virelafuroj sin jhetis en kuelan batalon
kaj la kornoj kompreneble farighis nemankigebla batalilo kaj objekto
por paradado. Post kruela kornobatalo la venkinto prenis herbojn
per paro da kornoj kaj iris al lagbordo, akompanate de multaj elafurinoj,
kaj che la akvo ili ekvivis poligamian vivon kaj kune plenumis la
sanktan produktadon, dume la venkitaj virelafuroj povis nur atendi
la venontan jaron. Tiu batalo montras la naturan optimumselekton.
En tiu periodo la virelafuroj malgrasighas kaj ilia pezo reduktighas
je ch. triono aliajn aferojn, char tiam ili devas informi tion al
siaj kolegoj. La cignoj kaj nigrakolaj gruoj ja estas silentemaj.
Ili ofte senghene promenas kun kapo alte tenata.
Sur la insulo estas diversspecaj
birdoj, sed la plej grandnombraj estas sovaghaj anseroj, kormoranoj
kaj laroj. Ili havas chiu sian apartan loghejon kaj ne malhelpas
unuj aliajn, dum alispecaj birdoj, kiuj loghas en aliaj anguloj,
nur iafoje vizitas la supre menciitajn tri specojn. Laroj kaj kormoranoj
konstante loghas sur la insulo, dum la sovaghaj anseroj estas migrantaj,
kiuj venas printempe, forlasas la lokon autune kaj flugas milojn
da kilometroj al la lokoj che Hindia Oceano por tie pasigi vintron.
Malgrau longa vojagho, ili neniam eraras en la vojo kaj printempe
venas al sia hejmloko en Qinghai-lago.
|