Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Kion oni devas fari por prosperigi la ekonomion de nordorienta Chinio?

Shlosilo por daura disvolvigho

de ZUO YAN

    Kompare kun sudorientaj kaj sudaj chemaraj urboj de Chinio, la tri provincoj de la Nordoriento estas postighintaj en la ekonomia sistemo kaj en tio, ke la koncepto pri merkata ekonomio ne bone evoluis kaj la shtataj entreprenoj portas tro multe da historiaj sharghoj kaj la privataj entreprenoj estas tro malgrandaj. Chu oni sukcesos prosperigi la tiean ekonomion au ne, tio dependas de rapida elkulturo de la merkata ekologio de la privata ekonomio en mallonga tempo pere de reformado de la sistemo. Oni devas bone disvolvi la merkatan rolon en utiligo de la richfontoj, kaj struktura reguligo, teknika reformado kaj reorganizo de la entreprenoj devas esti deciditaj de la merkato, dum la tasko de la registaro estas ellabori projektojn kaj politikojn kaj krei favoran medion por investado, entreprenado kaj disvolvado.

    Kompare kun la granda ekonomia disvolvigho en la okcidenta parto de Chinio, la ekonomia reformado de la Nordoriento estas tre malfacila. Antaue la okcidenta parto estis malforta ekonomie kaj por ghi estas kompare facile fondi ekonomiajn establojn, sed la Nordoriento estas multe komplika en diversaj kondichoj kaj oni devas nuligi iujn entreprenojn kaj denove establi ilin, tial oni devas bone trakti la ekzistantajn establojn kaj antau chio solvi la problemon pri shuldoj, inkl. la malignan kapitalon de la banka sistemo, salajroj shuldataj de la entreprenoj al la laboruloj kaj pensiuloj, grandsumajn shuldojn en la socia garantio kaj shuldon al ekspluato de la naturaj richfontoj. La shlosilo por solvi tiun problemon estas, kiamaniere la diversnivelaj registaroj traktas la shtatajn richajhojn. Char estas la registaro, kiu kauzis tiun problemon, tial la registaro devas ludi chefan rolon por prosperigi la ekonomion de la Nordoriento pere de akcelo de la merkata disvolvigho, bonordigo de la medio por merkatigho ktp.

    Kompreneble, la nunaj naturaj kondichoj kaj homaj richfontoj en la Nordoriento estas multe pli bonaj ol tiuj en la okcidenta parto de Chinio kaj tial la ekonomia disvolvigho en la Nordoriento devas esti multe pli rapida ol en la okcidento.

Kiel prosperigi la ekonomion de nordorienta Chinio?