Prosperigi
la ekonomion de nordorienta Chinio estas tasko grava kaj malfacila,
kaj por solvi tiun problemon oni devas havi novajn pensmanieron,
sistemon, mekanismon kaj metodojn realajn kaj efikajn.
Unue,
nova pensmaniero. Oni ne devas sole pliigi investadon, konstrui
novajn establojn kaj dependi sole de la shtata subtenado, sed dependi
chefe de la merkata sistemo kaj plene disvolvi la funkciojn de la
merkato en la richfonta reguligado. Kaj krome, por akceli la scienc-esploran
kaj teknikan progreson, oni devas plene disvolvi la relativan avantaghon
de la tieaj industrioj, reformi la tradiciajn industriojn kaj levi
ilian nivelon, levi la konkurencpovon de la entreprenoj kaj realigi
la radikalan shanghighon de la ekonomia kreskado.
Due,
daura reformado. Oni devas profundigi reformadon de la shtataj entreprenoj,
kaj pli forte retiri la shtatan kapitalon el la ordinara konkurenca
kampo, realigi la plurismon de investaj ento kaj proprieto, iom
post iom konstrui viglan sistemon de la modernaj entreprenoj kaj
akceli disvolvighon de la privataj entreprenoj, por ke chiuj laboristoj,
intelektuloj, teknikistoj, administrantoj kaj kapitaloj pli rapide
disvolvighu.
Trie,
daura pordmalfermo. Oni devas chiamaniere altiri alilandajn entreprenistojn
al reguligo kaj reformado de la malnova industria bazo. La chinaj
entreprenoj devas aktive labori sur la internacia merkato kaj altiri
al si multe da kapitaloj, starigi mondan reton por altiri al si
alilandajn investantojn, kunlabori kun internacie famaj entreprenoj,
levi la nivelon kaj pliigi la skalon de altiro de eksterlandaj investantoj
kaj enkonduko de alilandaj kapitaloj.
Kvare,
teknika reformado. Oni devas koncentri la homajn, materiajn kaj
financajn fortojn al gravaj entreprenoj por atingi rimarkindajn
sukcesojn en esplorado de gravaj produktajhoj kaj teknika reformado.
Oni devas kiel eble plej efike utiligi la ekzistantajn kapitalojn
por malfermi novan vojon de la teknika transformado kaj komplete
levi la nivelon de la produktajhoj.
Kvine,
praktiki personaran strategion. Oni devas konstrui grandan personaran
armeon kun sufiche da altkvalitaj homoj kaj racia strukturo. Oni
devas havi merkatan koncepton pri la personaraj richfontoj, krei
novan sistemon pri taugaj funkciuloj, plirapidigi konstruadon de
la personara merkato kaj intensigi kunlaboron kun famaj chinaj altaj
lernejoj por kulturi altklasajn kapablulojn de publika administrado
kaj pere de studado kaj trejnado levi la kvaliton de la laboruloj.
Sese,
harmonia disvolvigho ekonomia kaj socia. Oni devas strikte kombini
disvolvighon de la urba ekonomio kun la kampara, akceli ilian harmonian
disvolvighon, strikte kombini la ekonomian disvolvighon kun tiu
de la sociaj aferoj por akceli la harmonian disvolvighon de ekonomio
kaj socio kaj tiun de la scienc-teknika, eduka, kultura, higiena,
sporta kaj aliaj aferoj. Oni devas plenenergie disvolvi la scienc-teknikan
industrion, kuraghigi la sciencajn kaj teknikajn laborantojn fondi
scienc-teknikajn entreprenojn, akceli transformadon de la scienc-teknikaj
fruktoj en la realajn produktajn fortojn, pliigi investon al la
edukaj aferoj kaj pligrandigi la proporcion de la enlernejaj geknaboj
kaj levi la homan kvaliton.
Shlosilo
por daura disvolvigho
|