Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Por reprosperigi la nordorienton de Chinio (I)

 

de DENG SHULIN

    Antau kelkaj tagoj mi intervjuis Feng Jie, d-ron de ekonomiko kaj oficiston de la Disvolva kaj Esplora Centro sub la Shtata Konsilantaro de Chinio.

    Raportisto (R): La nordorienta parto de Chinio estas malnova industria bazo kaj nun ghi devas reprosperigi sian ekonomion. Mi volus scii, per kio ghi komencos sian reprosperighon.

    Feng Jie (F): La chefaj trajtoj de la loko estas tro granda pocento de la shtata ekonomio, kiu konsistigas 80% de ghia ekonomio, tial ghia reprosperigho dependas antau chio de efika solvo de la malfaciloj de la shtata ekonomio. La chefa problemo de la nordoriento estas tro granda proporcio de la shtata ekonomio, kio estas ankau bazo por reprosperigi la tiean ekonomion. Por reprosperigi la tiean ekonomion oni devas antau chio solvi la malfacilojn de la shtataj entreprenoj rilate mekanismon, entreprenadon, financajn aferojn kaj superfluajn laborantojn, kaj disvolvi ilian superecon de la kapitalo, personoj kaj teknikoj. Lau mi la chefa rimedo por reprosperigi la tiean ekonomion estas enkonduki alilokan kaj alilandan kapitalon, vigligi privatan ekonomion kaj fari strategian reguligon de dispozicio de la shtata ekonomio kaj reorganizadon de la shtataj entreprenoj, char nun la merkataj kaj politikaj cirkonstancoj estas multe diferencaj de la antauaj. La prilaboraj industrioj de Chinio rapide disvolvighis plurajn jarojn kaj nun ili havas grandan merkatan bezonon, dum la nordoriento de Chinio havas tiun superecon disvolvi tiajn ekipajhojn.

    Post kiam la centra registaro komencis sin okupi pri reformado kaj reprosperigo de la malnova industrio de la nordoriento, ghi certe publikigos serion da politikoj favoraj al naskigho de ideala medio por elimini la malignajn pruntojn kaj richajhojn de la shtataj entreprenoj, doni socian garantion al la oficistoj kaj laboristoj de tiuj entreprenoj, forigi la socian kapablon de la entreprenoj kaj trovi monrimedojn por la entreprenoj. Tiuj shanghighoj utilas al kombinado de la shtataj entreprenoj kun eksteraj kapitaloj.

    R: Bonvolu pli detale pritrakti la supran problemon, t.e. kian novan penslinojn oni havas por reformi la malnovan industrian bazon de la nordoriento.

    F: Mi faris enketon al la tri provincoj de la nordoriento kaj cerbumadis pri tio. Mi opinias, ke la nova penslinio por reformi la tiean industrian bazon ampleksas jenajn 6 aferojn: unue, fari la malnovan indusrtrian bazon nova loko por vigligi la nacian ekonomion de Chinio; due, fari reformadon de la malnova industria bazo kadre de la strategia reguligo de la tutlanda ekonomia dispozicio kaj harmonia regiona disvolvigho; trie, konstrui malferman ekonomian sistemon pere de aktiva partopreno de la ekonomia kunlaboro en la nordorienta Azio kaj larghigo de la pordmalfermo norden; kvare, plene utiligi la bazon de mashin-fabrikado kaj fari ghin grava china bazo de instalajha industrio; kvine, akceli la reformadon kaj reprosperigon de la malnova industria bazo surbaze de socia disvolvigho, labordonado kaj plibonigo de la popola vivo; sese, substreki la kompletigan reformadon kaj akceli la reformadon kaj disvolvon de la shtataj entreprenoj de la loko.

    Chi tie mi volas iom pli multe pritrakti la duan punkton, t.e. la strategian reguligon de la tutlanda ekonomia dispozicio kaj harmonia regiona disvolvigho, char ili estas grava celo de la industrioj kaj regionaj politikoj de Chinio kaj oni devas fari reguligon de la dispozicio de la produktaj fortoj, industria labordivido lau la kompara supereco kaj shanghigho de la merkataj kondichoj formitaj sub la nova situacio kaj ghenerala tendenco de la disvolvigho de la tutmondaj industrioj. Kaj fari reguligon per pli malferma penslinio.

    Aliflanke, en la nova disvolva periodo por realigi la harmonian disvolvighon oni nepre devas atenti la diferencon inter la oriento kaj okcidento, inter la sudo kaj nordo. La ekonomia disvolvigho de la nordoriento estas bezonata por malpliigi kreskon de la diferenco inter la sudo kaj nordo, tial ghi estas ankau grava enhavo por harmonia regiona disvolvigho.

    R: Chu oni reprosperigos la nordorienton de Chinio en la tuto au chiujn provincojn aparte? Kiel oni koncentros forton por la reprosperigo?

    F: La reprosperigo de la nordoriento devas esti planata en la tuto: intensigi la regionan kunlaboron, konstrui sistemon de labordivido kaj kunlaboro inter diversaj regionoj kaj akceli procezon de ilia integrigho, tio estas postulo de la regiona disvolvigho. Ja ghuste mankis tio al la nordoriento en la pasinteco kaj nun oni devas intensigi ghin. Fine de 2003 la Shtata Konsilantaro de Chinio fondis oficejon de la gvida grupo por reguligi kaj reformi la malnovan industrian bazon de la nordoriento, ankau chiuj ministerioj kaj departementoj de la centra registaro faras similan laboron.

    La tri provincoj de la nordoriento Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang aktive esploras pri efikaj rimedoj por koncentri la tutan forton kaj nun jam komencis solidan pashon tiuflanke. La tri provincoj jam subskribis interkonsenton pri kuna akcelo de la konstruado de la novo-krea sistemo, kio markas, ke helpate de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio la projektoj pri novo-krea sistemo en la nordoriento jam komencighis kaj aliaj projektoj koncernantaj la tri provincojn estas planataj.

    Krom tio nun estas farata ankau la industria kaj merkata kunlaboroj por rompi la administran limigon kaj krei bezonatajn kondichojn por reorganizado de transprovincaj entreprenoj kaj reordigo de la merkato, intensigi la industrian unuighon kaj reordigon de la kunlabora sistemo.

Rilataj artikoloj:
Vekighis "nordorienta tigro" (I) kaj (II)