Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Por reprosperigi la nordorienton de Chinio (II)

 

de DENG SHULIN

    R: Chu vi ne bonvolus trakti la superecon de la tri provincoj aparte? Kiamaniere ili lernas unu de alia? Prenu Heilongjiang kiel ekzemplon. Kie estas ghia supereco? Se ghi volas potencigi iujn projektojn, de kie ghi devas komenci?

    F: Ghenerale dirite, la naturaj kondichoj de la tri provincoj estas bonaj, la ekologia volumeno granda, la industria bazo forta, la fundamentaj instalajhoj kompletaj kaj la sciencaj, teknikaj, kulturaj kaj edukaj fortoj kompare grandaj. Mi volas resumi ilin per jenaj vortoj, t.e. la tri provincoj havas abundon da naturaj richfontoj, bonajn richfontojn de fundamentaj instalajhoj, richfontojn de eminentaj personoj kaj abundon da industriaj richfontoj.

    La tri provincoj havas chiu sian propran superecon. La supereco de Liaoning-provinco estas en shtala, shipkonstrua, petrol-kemia, konstru-materiala, financa kaj aliaj industrioj, krom tio ghi havas ankau kompaktan urbaron kaj bonegajn havenojn.

    Jilin-provinco estas supera en autofabrika, petrol-kemia kaj farmacia industrioj kaj ankau en prilaborado de agrikulturaj produktajhoj.

    Heilongjiang estas supera en elektromashina, petrola, ekologia, farmacia, forstuma kaj kemia industrioj. Ghi limtushas Rusion kaj estas rekte malfermita internacie.

    La supre menciitaj estas grava bazo por reciproka helpado de la tri provincoj kaj racia labordivido. Surbaze de objektiva taksado de siaj propraj trajtoj, la tri provincoj devas fari sciencan decidon pri la ekonomia disvolvigho kaj pere de la transprovinca kunlaboro formi kolektivan forton por kuna disvolvigho kaj reprosperigho de la nordoriento.

    R: La china popolo kaj alilandanoj abomenas koruptighon de la tri provincoj, kiu makulas ilian dignon kaj malutilas al enkonduko de china kaj alilanda kapitalo. Kiel la tri provincoj povas rehavigi al si la dignon.

    F: Mi konfesas, ke la registara laborstilo estas grava konsistiga parto de la investa medio. La pocentoj de la shtata ekonomio kaj ekonomia merkatigho havas ian rilaton kun la registara laborstilo. Kaj la shtataj entreprenoj pli facile estas chasataj de la investantoj. La lokoj alte merkatigitaj certe estas lokoj, kie la registaraj funkcioj bone shanghighis.

    Enketo pri la investa medio de la nordoriento montras, ke kompare kun la regionoj che la sudorienta marbordo la supereco de la nordoriento estas en geografia situo, naturdotitaj richfontoj, trafiko, urbaj fundamentaj instalajhoj, tera kaj laborula kostoj kaj la manko estas chefe en la "softvaro". Jughate lau la utiligita kvanto de fremdaj valutoj tiu de la tuta provinco Liaoning, kiu estas kompare avangarda inter la tri provincoj, estis ech malpli granda ol tiu de suda urbo Suzhou. En 2002 Liaoning utiligis entute 4 miliardojn da usonaj dolaroj (chefe en la du urboj: Shenyang kaj Dalian), dum Suzhou utiligis 4.8 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la chefa kauzo estas la investa medio.

    Liaoning faris specimenan enketon pri la investa medio al alilandaj entreprenistoj. La rezulto montras, ke la tiea "softa" medio por investado estas plibonigenda, char tie la procedo de investado, administrado de alilanda investado, merkata ordo, legha medio, sistemo de socia garantio kaj mon-kolektado devas esti plibonigitaj kiel eble plej rapide. Samtempe kun tio la laborstilo de la registaro iagrade rilatas al la koruptigho. En la pasintaj jaroj en la nordoriento estis pluraj prikoruptaj kazoj, kio kauzis negativan influon al la digno de la regiono. Nun oni atentas pli pri la firma volo kaj laborintensigo kontrau koruptigho, kio estas utila al alilandaj investantoj en ilia decido. Por reprosperigi la nordorienton oni devas plirapidigi la merkatigon kaj shanghon de la registaraj funkcioj kaj intensigi la batalon kontrau koruptigho kaj preni tion kiel gravan enhavon por plibonigi la investan medion kaj reprosperigi la nordorienton.

    R: La nordoriento estas abunda je naturaj richfontoj, sed iuj provincoj de suda Chinio estas multe malpli abundaj ol ghi tiukampe, ekz. Guangdong-provinco. Ankau la geografia situo de la nordoriento ne estas malbona kaj ghi havis prosperan historion, sed en la pasintaj 25 jaroj ghi postighis. Mi volus scii, kio estas la esencaj kauzoj, chu tio rilatas iagrade kun la tiea kulturo? Kio mankas al la tieaj loghantoj?

    F: Ja estas multaj faktoroj, kiuj malhelpis la ekonomian disvolvighon de la nordoriento. Ili estas geografia situo, naturaj richfontoj, strategio pri disvolvo, politika medio, sistemaj trajtoj kaj kulturo. Krom tio la ekonomia disvolvigho havas rilaton ankau kun la tiea penslinio pri disvolvo. En 1953-1957, kiam Chinio praktikis la Unuan Kvinjaran Planon, la centra registaro decidis meti en la nordorienton 58 el la 156 gravaj projektoj de la tuta lando. Pere de la grava investado tie aperis industria bazo kun energia, krudmateriala kaj instalajha industrioj kiel la chefa enhavo kaj la loko estis honorita kiel "industria lulilo de la nova Chinio".

    Tiam la industria sistemo karakterizighis chefe per forta planizo, granda skalo de entreprenoj kaj alta produktokosto, pro kio la ekonomia strukturo estis dependema, la struktur-shangho multekosta kaj malfacila. Tial post ekpraktikado de reformado kaj pordmalfermo, kiam la chemaraj regionoj de sudorienta Chinio rapide sin turnis al merkata ekonomio, la reformado, struktur-shangho kaj disvolvo de la nordoriento postighis.

    Mi opinias, ke postigho de la nordoriento estis kauzita de la reciproka influo de pluraj faktoroj de la sistemo. Ghuste kiel vi diris, ankau tio intime rilatas kun la kulturaj faktoroj, tamen la kulturo, medio kaj sistemo influas unu alian. Ekz. la loghantoj de la nordoriento estas kompare bravaj kaj malkashemaj. Kompreneble tio estas bona kvalito en la socia vivo, sed povas kauzi malbonan rezulton en la laboro. Char la merkata ekonomio emfazas pli la regulojn kaj racion, tial por reprosperigi la nordorienton oni nepre devas fari reformadon en la koncepto, sistemo, politikoj kaj ech kulturaj trajtoj de la tieaj loghantoj.

    R: Fabrikada kaj instalajha industrioj estas industria bazo de chiu lando kaj koncernas ankau la industrian nivelon en la tuto. Kiamaniere oni reprosperigos la instalajhan industrion de la nordoriento? Chu oni povas diri, ke la reprosperigho de la tiea instalajha industrio markos rapidan disvolvighon de la tiea ekonomio?

    F: La nordoriento havas bonan medion internan kaj eksteran por disvolvigho de la fabrikada industrio. Tio montras sin chefe en la jenaj punktoj: Unue, la fabrikada industrio transiras de eksterlando al Chinio. Rapida disvolvigho de la prilabora industrio de Chinio donis brilan perspektivon por pligrandigi merkaton de la investajha industrio. Due, disvolvi la investajhan fabrikadon ludos gravan rolon por plialtigo de la nivelo de la fabrikada industrio de Chinio kaj internacia konkurencpovo kaj havas strategian signifon por la shtato. Trie, la nordoriento havas bonan industrian bazon kaj superecon por disvolvo de la investajha fabrikado. Tamen chu ghi sukcesos reprosperigi sin kaj rehavigos al si superecon en konkurenco, tio dependas ankau de la penslinio kaj disvolva vojo, projekto de la politiko, shangho de la koncepto, konstruo de la disvolva medio, regiona kunlaboro, china kaj internacia medio, tamen jughate lau tuto la reprosperigho de la nordoriento nun jam havas bonan komencon, tamen sharghite de multe da historiaj malfaciloj, oni devas venki ankorau multe da malfaciloj, tial la vera reprospero aperos post kompare longa tempo, sed reprospero de la investajha fabrikado estas nedubebla.

Rilataj artikoloj:
Vekighis "nordorienta tigro" (I) kaj (II)