En Chinio manufakturado estas tre grava
por la ekonomia kresko. En la pasintaj 20 jaroj progreso de la china
ekonomio estis nedisigebla de tiu de manufakturado, kiu inkluzivas
prilaboron de krudaj materialoj, munton de mashinoj kaj aliajn 29
profesiojn escepte de elfosa industrio kaj publikutilaj entreprenoj
(elektro, akvo kaj gaso).
Ekde
la jaro 1980 la china manufakturado daure okupas 40% de la totala
enlanda produktovaloro; duono de la enspezo de registara financo
devenas de manufakturado; kaj chi tiu akceptis duonon de la senlaborighintoj,
ankau duono de la superfluaj laborantoj el la kamparo sin okupas
pri ghi; post la 90-aj jaroj eksporto de la china manufakturado
daure okupas 80% de la totala kaj pli ol 3/4 da fremdaj valutoj
de la shtato estas gajnitaj pro tio.
Acheti
chinajn produktajhojn en eksterlando
En
la lastaj jaroj chinoj revenintaj el eksterlando ne kiel antaue
kunportis multajn komercajhojn au rapidis al speciala vendejo por
acheti importitajn elektroaparatojn, kiuj estis malfacile akireblaj
por ordinaraj chinoj. Char nun chinaj bazaroj estas richaj je diversaj
komercajhoj, oni povas elekti varojn de Chinio kaj aliaj landoj
lauplache. Kaj tiuj, kiuj vojaghos eksterlanden, estas atentigitaj
pri produktejo de varo, se ili volas fari tie acheton, char multaj
produktajhoj en alilanda merkato estas faritaj de Chinio. Fakte
tio ne estas sherco. Mia amiko vojaghis al eksterlando kaj achetis
ludilojn por sia bebo. Sed reveninte Chinion, li trovis ke sub la
donaco estas etiketo "Farita en Chinio". Nun chinaj produktajhoj
eksportighas al multaj landoj, kaj la kvanto estas granda. En la
internacia merkato de klimatiziloj la chinaj konsistigas duonon.
Same la kvanto de televidiloj kaj lavmashinoj en la internacia merkato
okupas respektive trionon kaj kvaronon.
Chinaj
produktajhoj en la mondo
China
manufakturado iris zigzagan vojon. En la 80-aj jaroj la chinaj eksportitaj
produktajhoj chefe estis agrikulturaj produktajhoj kaj teksajhoj;
en la 90-aj jaroj malmultekostaj kaj facile uzeblaj magnetofonoj
kaj elektronaj horloghoj ludis chefan rolon en eksporto de Chinio;
nun sur bretoj de eksterlandaj superbazaroj metighas nenombreblaj
komercajhoj el Chinio inkluzive malgrandan litlampon kaj belan elektran
aparaton. Nun la eksportitaj produktajhoj de Chinio inkluzivas ludilon,
elektran aparaton, ech grandan mashinon k.s. Kelkaj famaj entreprenoj,
kiel Lehua, Chunlan kaj Amoisonic, fondis sian filion en Europo,
Norda Ameriko kaj aliaj regionoj, iliaj produktajhoj eble ne plu
surhavas la etiketon "Farita en Chinio", sed en vera senco
ili estas faritaj per china tekniko kaj kun china marko.
En
la printempo de la jaro 2001, okazis ceremonio por doni al strato
en Camden de Usono la nomon "Haier" - nomo de china marko.
Tio estas la unua fojo por china entrepreno. En la pasintaj 10 jaroj
Haier fondis sian transmaran produktan bazon, projektan centron
kaj vend-reton. Lau enketo de la Asocio de Hejm-aparata Manufakturado
de Usono, Haier okupas 35% de la usona merkato de 230-280-litraj
fridujoj. Nun ghiaj produktajhoj jam eniris en 8 el la 10 chenbazaroj
de Usono kaj 12 el la 15 grandaj chenbazaroj de Europo. Eble sukcesoj
de Haier ne estas oftaj en manufakturado de Chinio, tamen ghi faris
aktivan provon en internacia konkurenco por chinaj entreprenoj.
Eksterlandaj
entreprenoj eniris en Chinion
"Farita
en Chinio" disvastighis signifoplene. La enketo de la usona
revuo "Fortuno" montras, ke 92% da translandaj entreprenoj
fondos sian chefstabejon, esploran centron au produktan bazon en
Chinio. Ili interesighas pri la malkareco de laborfortoj, rapideco
de transportado kaj grandiozeco de merkato de Chinio. La chefaj
alilandaj manufakturantoj de instalajhoj telekomunikaj, petrol-kemiaj,
autoindustriaj kaj mashinaj disvastigis sian produktan reton en
Chinion. De januaro ghis augusto de la jaro 2002, la laukontrakta
investo de Chinio kaj aliaj landoj atingis 62.3 miliardojn da usonaj
dolaroj kaj uzis 34.4 miliardojn da usonaj dolaroj. La investa sumo
por chiu tago jam atingis meze 142 milionojn da usonaj dolaroj.
Antau
nelonge Volkswagen deklaris, ke en la venontaj 5 jaroj ghi investos
en la Azi-Pacifika Regiono 1.84 miliardojn da euroj, el kiuj 87%
en Chinio... Pli kaj pli multe da investado ne nur akcelas disvolvighon
de la china industrio, sed ankau profundigas konon de Chinio pri
moderna entrepreno. La china manufakturado farighas grava parto
de la monda manufakturado.
Samtempe
ni devas koni, ke en Chinio la industrio kun alta tekniko bezonas
fortighon. Kiel shanghi "Farita en Chinio" en "Kreata
de Chinio" estas nova defio por chinaj entreprenoj.
Rilataj
artikoloj:
Haier
Internacie
Nombro
da chinaj varoj kvante estas en la unua loko de la mondo
|