Unua-pagho >> Ekonomio >> Chinaj markoj

 

 

 

 


Haier internacie

     Haier estas fama marko en Chinio kaj ankau unu el la sukcesintaj entreprenoj de hejmaj elektraj aparatoj. La Kompanio (Grupo) Haier produktas fridujon, klimatizilon, lavmashinon, poshtelefonon k.a. Pro sia granda atento al la kvalito de siaj varoj kaj merkata bezono, ghi farighis simbolo de bonkvalitaj varoj de Chinio. Sukcesinte, ghi ekokupas sin ankau per financo, biofarmacio, dombieno kaj aliaj, kaj ekmontras sin en la internacia merkato. En 2001 ghia totala komerca valoro superis 60.2 miliardojn da juanoj, el kiuj 14% estas ghia eksterlanda komerca valoro. Ghi jam fondis 13 fabrikojn en Usono, Italio, Maroko kaj aliaj lokoj. En la tuta mondo 40800 komercejoj vendas ghiajn varojn. La uzantoj de Haier-aparatoj trovighas en 160 landoj kaj regionoj. Kial tiu malgranda fabriko de Qingdao, kies deficito estis 1.47 milionoj da juanoj, farighis mondfama entrepreno, kiu produktas 42 specojn da varoj kun 8600 normaj dimensioj.

Malfermi merkaton lau bezono de klientoj

     Haier chiam observas la principon en sia produktado, t.e. la bezono de konsumantoj estas ghia merkato. En 2001 Shanhajo decidis liveri elektron je malsamaj prezoj en malsamaj horoj, t.e. nokte la elektra prezo duonighos. Haier tuj projektis tempo-difinan aranghajhon por siaj elektraj akvovarmigiloj, kiuj povas varmigi akvon nokte por taga uzado. Post tio en nur du monatoj ghia vendokvanto de elektraj akvovarmigiloj duoblighis. Malfermi sian merkaton lau bezono de uzantoj estas ghia postulo al ghi mem.

Nova varo post 17 horoj

     Koncerne ghian rapidecon, oni ofte citas ghian jenan historion. Februare de 2001 en la jarkunveno de direktoroj de Haier-komercejoj de la tuta mondo, prezidanto de ghia usona kompanio Mike diris, ke kvankam la glaciigaj shrankoj de Haier havas grandan debiton en Usono, tamen la tradiciaj shrankoj estas profundaj, kio malfaciligas elprenon de objektoj. Li proponis fari novan shrankon malfermeblan supre kun tirkesto malsupre. Informighinte pri tio, projektisto senprokraste petis laborejon sin prepari, ghuste kiam oni ankorau ne forlasis la kunvenejon. Survoje al la fabriko, en automobilo oni jam plenumis la projekton. En tiu tago la projektistoj kaj laboristoj laboris la tutan nokton kaj en la 2-a horo frumatene de la sekvanta tago specimeno de la nova shranko estis farita. La kunveno estis surprizita, vidinte la novan shrankon.

    En la sama tago plurlandaj komercistoj komencis mendi tian shrankon kun la nomo Mike. Nun tiuj shrankoj estas vendataj ekskluzive de usona komercisto. Ili konsistigas 40% de la samspecaj varoj en la usona merkato.

Mendi apartan fridujon

     Dekoraciante sian domon, s-ro Qi Sijia kaj lia edzino volis havi fridujon kun fono de lazura chielo kaj blankaj nuboj. Ili provis sendi sian mendilon al TTT-ejo de la Kompanio (Grupo) Haier. Post dekkelkaj tagoj ili ricevis la deziratan fridujon.

    En tiuj dekkelkaj tagoj Haier spertis severan provadon. Antaue ghi ne povis produkti tian apartan fridujon, sed en 1999 ghi faris reformadon de materia intershangho kaj ekhavis tiun eblecon. Sur la retpaghoj de Haier, chiuj sekcioj de la kompanio samtempe rimarkis la mendilon de Qi Sijia kaj ghiaj kolegoj de la tuta mondo tuj informighis pri la bezono de Haier. Japana kompanio memvole projektis por ghi la bezonatan shtalplaton kaj en nur kelkaj tagoj transportis per aviadilo la bezonatan shtalplaton de Japanio al Qingdao, kaj la produktokosto levighis nur je cent juanoj.

    Zhang Ruimin, chefa ekzekutiva oficisto de la Kompanio (Grupo) Haier, diris plurfoje, ke Haier povas elfari ech triangulan fridujon, nur se oni deziras ghin. Kiel eble plej rapide kontentigi la bezonon de la uzantoj estas granda movforto por ghia disvolvigho.

8 strukturaj reguligoj en unu jaro

     Enirinte en la internacian merkaton, Haier faris kompletan reguligon kaj reformon de sia interna administrado kaj strukturo por bezono de la internaciigho. Zhang diris: "Nia strukturo spertis 8 reguligojn en 2001."

    Ghia Dua Fabriko de Fridujoj antaue havis 6 administrajn rangojn, t.e. fabrikestro, vicfabrikestro pri produktado, labordividisto, laborejestro, grupestro kaj laboristo, kiuj nun reduktighis en 2 rangojn -- la direktoro rekte gvidas la laboristojn; antaue estis 23 administrantoj, sed nun nur 9. Antau la reguligado la produktaj procedoj estis komplikaj, sed nun la laboristoj pli proksimighis al la merkata bezono kaj chiu laboristo devas senpere atenti la merkatan bezonon, kiel praktikas nun multaj europaj kaj amerikaj entreprenoj.

Por fari varojn mondfamaj

     Haier montris la nocion "kolekto de mono, intelekto kaj kulturaj ecoj por starigi mondfaman markon". Zhang Ruimin diris: "La internaciigho de Haier signifas, ke chiuj niaj laboroj kaj normoj, inkl. de tiuj pri kvalito kaj financo, devas alkonformighi al la internaciaj, tamen tio ne estas nia celo. Nia celo estas fari Haier internacia."

Koncerna materialo: Haier