La
artikolo 201-a kaj la kontraudumpingaj rimedoj ludas la saman rolon
en protekto de usonaj enlandaj industrioj. La artikolo 201-a, permesata
de la Monda Komerca Organizo (MKO), estas nedogana muro starigita
por protekti sialandajn industriojn kaj limigi la importadon. Kompare
kun la rimedoj kontraudumpingaj kaj kontrausubvenciaj ghi havas pli
da lauvoleco, char ghi ne bezonas konfirmighon pri la ekzisto de nejusta
komercado. Kaj plie, la ago decidita de la usona prezidanto surbaze
de la aratikolo 201-a estas ekster jugho de la usonaj justicaj establoj.
Ghis nun, krom la shtalaj
produktajhoj de Chinio, ankau ghiaj ladfungoj, manghiloj, shuoj, metalaj
muldajhoj, tramchiloj, fotiloj k.a. submetighis al enketo de la artikolo
201-a.
La
artikolo 201-a de la usona komerca legho de 1974 difinis, ke la
usona prezidanto rajtas alpreni rimedojn helpi la usonan industrion,
kiun serioze damaghas importo, en reguligo de la impora konkurenco.
La
industriaj entreprenoj de Usono rajtas fari peticion al la Usona
Komisiono de Internacia Komerco, klarigi sian specialan celon por
agado, inkl. de pliigo de la konkurenca povo por adapti sin al la
novaj konkurencaj kondichoj. Krome, ankau la usona prezidanto, komerca
delegito, mon-kolekta komisiono de la parlamento kaj financa komisiono
de la senato rajtas fari enketon lau la artikolo 201-a.
Revenu
|