Premate
de la shtalaj entreprenoj kaj parlamentanoj, usona prezidanto Bush
decidis junie de 2001 fari kompletan enketon pri la eksporto de eksterlanda
shtalo, akuzita je dumpingo kaj subvencio, por certighi, chu la shtalaj
entreprenoj de Usono estis damaghitaj au ne. Tiu decido koncernas
la shtalan eksporton de pli ol 20 landoj, inkl. de Chinio.
Marte
de 2001 14 usonaj senatanoj sendis leteron al Bush dezirante, ke
li sin turnu al la artikolo 201-a por protekti la shtalan industrion
de Usono. Kompare kun kontraudumpingo, la artikolo 201-a estas pli
severa. Se nur Usono opinias, ke ghia industrio estis damaghita,
ghi rajtas alpreni diversajn rimedojn por limigi la importon, kio
validas eh por 8 jaroj.
Fakuloj
analizis, ke kvankam Chinio estas la plej granda lando de shtala
produktado, tamen ghia eksportita shtalo plejparte estas malaltklasa.
Ne tiom stabila kvalite, ghi povas facile eksporti nur per malalta
prezo kaj pro tio la china shtalo facile farighas celo de kontraudumpingo,
tial la china shtala industrio havos estontecon nur en levo de la
kvalito kaj reguligo de la strukturo.
Rilataj
artikoloj:
Pri
la artikolo 201-a
Kiu
kolapsigis la usonan shtalan industrion?
|