En
la pasintaj jardekoj la shtala industrio chiam estis grave protektata
en Usono. Raporto en 2000 montris, ke ghis la 1-a de augusto, 1999,
Usono 286-foje faris kontraudumpingan akuzon, 110-foje koncernantan
shtalon. La usonaj shtalaj entreprenoj foje-refoje sukcesis en la
akuzo kontrau dumpingo kaj subvencio rilate alilandan eksporton. La
merkato de shtalo farighis sentimentala regiono en la internacia komerca
traktado.
La
importo de shtalo faris ian malutilon al la usonaj shtalaj entreprenoj,
tamen la internaciaj kondichoj de la shtala industrio, reduktigho
de la auta industrio de Usono kaj manko de gustatempa reguligo de
ghiaj shtalaj entreprenoj estas la chefa kauzo de la kolapsigho
de la shtala industrio de Usono. Statistiko montris, ke la importita
shtalo neniam superis trionon de la totala kvanto de shtalo konsumita
de Usono, Kaj plie, la importita reduktighis chiujare je 25%. Novembre
de 2000 la importita falis ghis plej malgranda kvanto.
En
la historio la shtala industrio estis fiero por usonanoj. Por teni
ghin en certa skalo kaj renovigi la instalajhojn ghi ja elspezis
multe. Nun la averagha agho de usonaj shtalistoj estas 50 jaroj.
En la sintezaj shtalaj kompanioj la rilatumo inter emeritoj kaj
junaj kaj mezaghaj laboristoj estas 5:1. Fakto estas, ke hodiau,
kiam rapide disvolvighas altteknologio, la shtala industrio, kiel
vespera industrio, devas reguligi sian strukturon, se ghi volas
daure ekzisti. Tion pruvis ankau disvolvigho de la shtala industrio
de Usono. En la pasintaj 25 jaroj la mezgrandaj kaj malgrandaj usonaj
entreprenoj okupis pli grandan proporcion en la usona merkato ol
eksterlandaj entreprenoj.
Post
financa krizo de Azio, la relevigho de la bezono de shtalo en la
azia merkato kaj malfortigho de la usonaj dolaroj liveris bonajn
kondichojn por pliigho de la konkurenca povo de la usonaj shtalaj
entrepenoj. La usona registaro levis doganon kaj faris komercan
promeson al Rusio kaj aliaj landoj, kio malpliigis la shtalan importon
de Usono, tamen la alta produktokosto kaj kontinua fortigho de la
usonaj dolaroj en la pasintaj jaroj multe damaghis la usonajn shtalajn
entreprenojn, kiuj estas malfortaj en la konkurenco jam plurajn
jarojn. Kompare kun la shtalo produktita en Usono mem, la importita
estas tre malmultekosta. La malbona stato de la shtala industrio
tristigis la usonanojn, kaj la shtatoficistoj de komerco facile
trovas, kie estas la damagho. La 28-an de decembro, 2000, la Usona
Komisiono de Internacia Komerco konkludis post sia primara jughado,
ke la shtala eksporto de Chinio kaj aliaj 10 landoj damaghis la
shtalan industrion de Usono kaj faris la unuan pashon devigi tiujn
landojn fari komercan promeson.
Eble
ghuste pro la supre menciita protekto, la shtala industrio de Usono
preteratentis la plej gravan rimedon por unuigho. La plej granda
shtala entrepreno de Usono USX nun okupas nur la 11-an lokon en
la mondo. La potencaj rivaloj de Europo, Azio kaj Latin-ameriko
izolis kaj embarasis la usonajn shtalajn entreprenojn en la internacia
komerca konkurenco.
Revenu
|